IJF 2022: Festumado kaj trejnumado inter la montoj de Italujo

[Cet article est seulment en espéranto]

En Aprilo de 2022, mi, kaj aliaj junuloj, troviĝis inter la montoj de Udine, norda regiono de Italujo, por partopreni en la Itala Junulara Festivalo en la ĉarma loko de Piani di Luzza, kaj samtempe en seminario pri demokratio. 

Kunlaborante kun la Konsilio de Eŭropo, TEJO proponis al la junuloj de la eŭropaj membraj ŝtatoj partopreni en trejnado temante pri la roloj de junuloj en demokratio post la KOVIM pandemio, kaj ĝi daŭris la tutan festivalon de la IJF – 5 tagojn – kaj partoprenis en ĝi homoj de diversaj landoj kiel Brazilo, Filipinoj, Francio, Germanio, kaj Italio. Por komenci la trejnadon, la organizantoj klarigis al ni la gravecon de bona interkomunikado, kaj kune ni decidis komunajn regulojn de nia grupo, kaj kune parolis pri kial ni elektis ĉeesti, kaj kion ni atendis de la trejnado. 

Ni kutime laboris grupe dum la sesioj
Pro la bona vetero, ni ankaŭ laboris ekstere, kie ni faris teamajn eksercojn por fortigi nian teamecon.

Unue, ni parolis pri la demokratiaj sistemoj en nia lando, kaj ĉu ni pensis ke niaj landoj estis demokratiaj. Tiu ĉi diskuto evoluis al diskuto pri la historio de demokratio kaj la teorioj, ekzemple la ŝanĝo de la ideo de civitaneco, kaj la rilato inter homaj rajtoj kaj demokratio. Tiaj ekzercoj instigis nin pensi pri demokratio je fundamenta nivelo, kaj de tie, ni diskutis pri tio, kio estas bona demokratia sistemo kaj ĉu ĝi vere ekzistas. Kune, ni diskutis pri bonaj ekzemploj kaj malbonaj ekzemploj, esplorante la rolon de kapitalismo kaj subaĉetado en niaj aktualaj demokratiaj sistemoj tra la mondo.

Sekvante, ni havis rolludon kiam ni bezonis debati la proponon de konstrui flughavenon en Piani di Luzza – nia kongresejo. Al la partoprenantoj estis donitaj roloj de la du diversaj kampoj, kaj kune bezonis konstrui argumenton por debati kaj konviniki la lokan politikiston konstrui (aŭ ne konstrui) la flughavenon. Post la rolludo, ni parolis pri la teknikoj kiujn ni uzis, kaj kiel uzi ilin temante pri demokratio en nia ĉiutaga vivo.

Dum debatoj, ni sidiĝis en rondo por esti inkluziva de ĉiuj

Kiel esperantlingva trejnado, ni kompreneble diskutis la lingvopolitkan kaj demokratian estonteco de TEJO, kaj kune kompletigis raporton pri la ideala demokratia sistemo kiun ni liveris al la konsilio de eŭropo. Tiu ĉi trejnado vere helpis nin ĉiujn kompreni la limojn de demokratiajn sistemojn kaj grandigis nian komprenon de bonaj demokratioj kaj siaj praktikoj. Mi scias ke, de nun, la partoprenantoj povos engaĝiĝi en politikaj movadoj en sia lando, kaj kapablos enriĉigi debatojn temante malfacilajn subjektojn pri demokratio. 

Kvankam mi ĉefe iris por la trejnado, mi ankaŭ havis tempon ĝui la festivalon, kaj ni ne ĝin forgesu! La tagoj estis plenaj, kun esperantaj kursoj por la partoprenantoj novaj al esperantujo, prelegoj pri regionaj lingvoj, kaj eĉ ekskursoj al najbara vilaĝeto kie ni ĉiuj manĝis la lokan manĝaĵon. Eksplikis la organizantoj al ni ke la manĝaĵo estis farite el butero anstataŭ olivoleoj – la kutimo en italujo – pro la montareco de la regiono, kaj ĝi donis pli da energio al la terkultivistoj kaj bestkultivistoj. 

Klarissa ludante sia harpo

Ni kompreneble ne povas forgesi la koncerton de nia kara JoMo – unuhora spektaklo kie ni ĉiuj dancis kaj kunhavis bonan etosan momenton kune – kaj tiun de Klarissa, spertega itala muzikistino kiu ludis por ni la harpon kaj samtempe kantis ĉarmajn kantojn de amo en esperanto, la itala, kaj eĉ en la franca! 

Por kompleti ĉi-tiun mirindegan renkontiĝon, la internacia vespero okaziĝis je la fino de la festivalo kaj enhavis 10 tablojn de manĝaĵon de 10 landoj de la mondo. Preskaŭ ĉiuj kunportis alkoholaĵon – la britoj kun sia skota viskio, la poloj kun sia fortega vodko, la katalunoj kun sia dolĉa vino, la francoj kun sia ruĝa vino, kaj la ĉeĥoj, kiu kunportis bongustan kaj fortan vodkon por miksi en teo – tre utila vekilo! La drinkemaj kaj esperantemaj festivaluloj ne nur kunportis drinkaĵon, sed ankaŭ regionan manĝaĵon. Estis miksaĵo de kurbacoj kaj sekaj viandaĵoj kunportite de la francaj, katalunaj, germanaj kaj de la italaj esperantistoj, kaj nia kara Valentin kiu nuntempe volontulas en Slovakio kunportis la regionajn fumitajn fromaĝojn. Por deserto, la nederlandanoj kaj britoj kunportis diversajn lokajn dolĉaĵojn ke ĉiuj ĝuis.

Nia ĉarma franca tablo dum la Internacia Verspero!
(Maldesktre al Dekstre: Marion, Jeanne, Gabin (supre), Alex (malsupre), Michael-Boris, Pŝemek, Ines, Valentin)

Post la manĝumado, la organizantoj proponis du ludojn; Esperanto Jeopardy, derivo de la populara usona televida ludo, kie la organizanto de la ludo donis al ni la respondon kaj ni devis diveni la demandon. La venkisto de la ludo ricevis ĉarman pictranĉilon kaj diversajn esperantaĵojn de la organizantojn. Ankaŭ estis muzika ludo, kie kvar teamoj de diversaj esperantistoj devis diveni la muzikpecojn el deksekunda peceto de esperantlingva aŭ itallingva kanto. En tiu ĉi ludo, la tuluzana sperto de nia ĉiulunda radioelsendo multe helpis, kaj la teamo kun la sperto de la tuluzanoj progresis komforte al la dua rondo, kie la sperto de pli spertaj, kaj pli rapidaj esperantistoj, platigis nin per sia muzika scio en la fina rondo por venki la konkurson. 

Por mi, tiu ĉi renkontiĝo vere montris al mi esperantan kulturon, kaj mi vere ĝin spertis. Ne nur mi lernis pri kiel engaĝiĝi kun demokratiko kadre de mia trejnado, sed mi ankaŭ spertis la interamikecon kaj interkomprenon ke oni nur povas sperti pro la kunigado per lingvo – tiu ĉi ne estas nur trajto de esperanto sed de lingvoj ĝenerale, kaj vere estas danke al esperanto ke mi povis sperti ĝin pli facile.

June kaj Kune!
Print Friendly, PDF & Email

Leave a Reply

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée.