Krespoj kaj ludoj

ĉe la fervojistoj !

Kunvenis 14 homoj kaj eĉ pli da krespoj, kaj da boteloj, tiel ni povis bone kompari la diversajn receptojn kaj specojn de cidroj. Pri la ludoj, kelkaj malkovris la esperantan nekompletan version de la ludo New Amigos, kelkaj provis samopinii (sed neĉiam sukcesis), kelkaj skrablumis, dum aliaj serĉis la perditajn dominojn… Estis tre bona etoso kaj restis kelkaj trinkaĵoj, do ni malpacience atendas novan inviton! Se vi ŝatas ludi ne maltrafu la venontan ludvesperonĉe Le Bâtonà palabres, ĵaudon 19an marton http://esperanto.toulouse.free.fr/nova/wikini/wakka.php?wiki=SoireeJeux

Ĝis la!

Print Friendly, PDF & Email