La dua vespero de Yoandra kaj Norberto

La dua vespero de Yoandra kaj Norberto, niaj du kubaj invititoj, okazis en Belcastel, en Tarn. Ni estis dek sepĉirkaŭ la tablo, niaj du amikoj, kvar esperantistoj de Tuluzo kaj anoj de la grupo de Lavaur.


ĉiu el ni estis alportinta kelkajn specialaĵojn (fungojn, kolbason, salatojn ktp…). Yoandra miris pri la aŭtunaj fruktoj,ĉefe pri la vinberoj, la pomoj kaj la piroj, kiuj ŝajnis al ŝi veraj eksterordinaraĵoj! Brulis fajro en la kameno. Feliĉe,ĉar yoandra ne bone eltenis la eŭropan malvarmon. Ŝi restis la tutan vesperon apud la fajrejo. Plurajĉeestantoj estis vizitintaj Kubon, interalie Sylvie, de Lavaur, kiu vivis tie plurajn jarojn. Ĝi ne estis speciale organizita renkontiĝo, sed pli ĝuste agrabla vespermanĝa babilado. Niaj kubaj amikoj estis forlasontaj Tuluzon la sekvantan tagon al Béziers. Bonan finon de vojaĝo! Verkis LA GRUPO DE LAVAUR

Print Friendly, PDF & Email