La filo de Nasredino

[Cet article est seulement en Esperanto]

Nasredino estas fikciulo el la araba fabelaro. Liajn dirojn kaj farojn karakterizas saĝeco, frenezeco kaj stulteco, ofte tiel plektataj ke apenaŭ eblas distingi unu de la aliaj. En ĉi tiu rakonto, Nasredino volas doni valoran lecionon al sia filo.

La filo de Nasredino estis dek-tri-jara. Li ne opiniis sin bela. Li eĉ estis tiel kompleksita, ke li rifuzis eliri el la domo. “La homoj mokos min”, li konstante diradis. Lia patro ĉiam ripetadis ke oni ne aŭskultu tion, kion diras la homoj ĉar ili ofte miskritikas. Sed la filo ne volis atenti.

Iam, Nasredino diris al sia filo: “Morgaŭ, vi iros kun mi en la bazaron.”

Fruege matene, ili forlasis la domon. Nasredino Hodĵa sidis sur la dorso de la azeno, kaj la filo paŝis flanke de li.

Ĉe la enirejo de la bazaro, viroj babilis sidante. Vidante Nasredinon kaj la filon, ili malbridis siajn langojn: “Rigardu tiun viron, li estas senkompata! Li bone ripozas sur la dorso de sia azeno kaj lasas sian filon piediri apude. Tamen, li bone profitis el la vivo, li povus lasi la lokon al la pli junaj.” Nasredino diris al la filo: “Ĉu vi bone aŭdis? Morgaŭ, vi iros kun mi en la bazaron!”

La duan tagon, Nasredino kaj la filo faris tute male ol la pasintan tagon: la filo sidis sur la dorso de la azeno kaj Nasredino piediris flanke de li. Ĉe la enirejo de la bazaro estis la samaj viroj. Ili ekkriis vidante Nasredinon kaj la filon: “Rigardu tiun infanon, li estas sen edukiteco nek ĝentileco. Li trankvile sidas sur la dorso de la azeno dum lia patro, malfeliĉa maljunulo, devas paŝi apude!” Nasredino diris al la filo: “Ĉu vi bone aŭdis? Morgaŭ, vi iros kun mi en la bazaron!”

La trian tagon, Nasredino Hodĵa kaj la filo piediris el la domo, tirante la azenon post si. Tiel ili alvenis sur la placon. La viroj mokis ilin: “Rigardu tiujn du stultulojn, ili havas azenon kaj eĉ ne profitas el ĝi. Ili piediras kvazaŭ ili ne scius, ke la azeno estas farita por porti homojn.” Nasredino diris al la filo: “Ĉu vi bone aŭdis? Morgaŭ, vi iros kun mi en la bazaron!”

La kvaran tagon, kiam Nasredino kaj la filo forlasis la domon, ambaŭ ili sidis sur la dorso de la azeno. Ĉe la enirejo de la bazaro, la viroj eksplodis pro indigno: “Rigardu tiujn, ili havas nenian kompaton por tiu malfeliĉa besto!” Nasredino diris al la filo: “Ĉu vi bone aŭdis? Morgaŭ, vi iros kun mi en la bazaron!”

La kvinan tagon, Nasredino kaj la filo alvenis al la bazaro portante la azenon sur siaj ŝultroj. La viroj ekridegis: “Rigardu tiujn du frenezulojn! Oni tuj enŝlosu ilin! La azenon ili portas anstataŭ sidi sur ĝia dorso.”

Tiam Nasredino Hodĵa turnis sin al sia filo kaj diris: “Ĉu vi bone aŭdis? Kion ajn vi faros en la vivo, tion la homoj ĉiam kritikados. Ne indas aŭskulti tion, kion diras la homoj.”

 

Traduit du français par Christophe. Écoutez ce conte en français :

Print Friendly, PDF & Email