Malgranda feriado ĉe la mediteranea marbordo

Flo kaj mi vojaĝis kelkajn tagojn ĉe la marbordo de la sudfrancia departamento «Var», en la naturisma insulo de «Levant», kiun ni tre ŝatas kaj en la monto de la Kabo «Sicié», sud-okcidente de Tulono (Toulon). Ĉi tiu regiono ebligas al ni marŝi sur marbordaj padoj por atingi belajn kvietajn golfetojn, praktiki naturismon kaj subakvajn ekskursojn.

Flo estis invitita por fari prezenton por la membroj de la esperanto-asocio de Marsejlo, pri muziko en esperanto kaj EUROKKA-Vinilkosmo. Thierry Spanjaard estas la prezidanto kaj ankaŭ tiu de INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista). En tiu kadro, li profitis nian viziton al Marsejlo por organizi nudan ekskurson en la Parko de la Krekoj de Marsejlo, (Le Parc des Calanques de Marseille) kun membroj de l’ANP (Association Naturiste Phocéenne).

Merkrede la 9an de septembro je la 9h00 ni foriris por surgrimpi la imponajn klifojn kiuj tre proksime leviĝas super la urbo norde, kaj la maro sude.

La vetero estis iomete malcerta kun pluva risko, sed la nuda ekskurso estis konservita. La avantaĝo estas ke ne estis tro varmege, sed Bruno la organizanto de la ekskurso, kontrolis ke ni prenis sufiĉe da akvo. Ni devis atingi la krekon de Podestat tra la Belvidejo de «Titou Ninou» kaj reveni farante buklon. Ni foriris vestitaj sed post kelkaj minutoj, neniu ĉe horizonto, ni daŭrigis nudaj, kun niaj dorsosakoj kaj nur jupeto rapide surmetebla. Dum la unua la paŭzo, ni povis de supre ĝui la vidon al Marsejlo.

Post transpasi la montpasejon de «Cortiou» kaj la Belvidejon de «Titou Ninou» ni malsupreniris longan ŝtonan padon, tre krutan, sur kiu la ŝtonoj forglitis kaj foruliĝis samtempe kiel ni! Koncentriĝo estis maksimuma! Sed ni ne forfalis!

Post tri horoj, ni atingis la krekon de Podestat kaj ni multe ŝatis la freŝan sed merititan banon. Dum la reveno, la marborda pado ofertis mirindajn kaj impresajn vidpunktojn fronte al la insulo de Frioul kaj al la marklifoj.

Post kelkaj pasejoj kun etaj grimpadoj, supren kaj malsupren, ni atingis la deirpunkton situantan en parkejo de suda distrikto de Marsejlo. Surprizis nin ke ni povis fari nudan ekskurson, en sovaĝa loko tiom proksime al la urbocentro.

Ĝi estis bonega sperto, sporta, teknika, amika kaj mojosa, kun naturistaj aktivistoj. Ni ŝatus refari ĝin, ĉiam bone surŝuitaj kaj por ĉiu, minimume du litroj da trinkebla akvo!

Esti nuda, en harmonio kun la naturo, kun la aliaj, respektante iliajn diferencojn, estas valoro kiun ni defendas, same kiel praktiki esperanton, por la respekto de la diverseco kaj libereco de la popoloj, ties lingvoj kaj kulturoj por ilia vivo en paco.

FRANÇOISE

Print Friendly, PDF & Email