Manu, nia nova volontulo prezentas sin

Saluton, mi nomiĝas Guaroa Emmanuel sed ĉiuj homoj nomas min Manu, estas pli facile kaj mallonge 😊Mi estas nova voluntulo en EKC.

Mi naskiĝis en Dominika Respubliko kaj kreskis en Hispanio. Mi studis ekonomion kaj studas internaciajn rilatojn nun. Mi ĉiam ŝatis lingvojn sed antaŭ du jaroj mi trovis Esperanton kaj komencis esplori la internacian lingvon. Mi tre ĝojas esti en Tuluzo, ĉar mi ankaŭ povos lerni la francan.

En Hispanio, mi partoprenis en la junulara movado. Mi estis prezidanto de la Junulara Asocio de Madrido. Mi ankaŭ partoprenis en la disvolviĝo de la Eŭropa projekto #EUYouthDialogue.

Tial mia voluntulado en EKC kaj TEJO. Mi volos daŭre partopreni la Esperanto-movadon en Hispanio por ke pli da homoj sciu pri ĝi kaj volu lerni ĝin.

Bonan semajnon!

Print Friendly, PDF & Email