Jen baldaŭ kvin monatoj kiam mi alvenis Tahition.
Mia vivo turnis sin al la maro kvankam mi iom laboras 😀.
Mi malkovras la mirindaĵojn kiuj estas sub aŭ sur la maro. Kiam oni imagas la polineziajn insuletojn perditaj meze de la Pacifiko, oni komprenas la gravecon de tiu elemento.
La popolo esta ĝenerale tre afabla. Ili kutime uzas la francan pronomon « tu » (ci) por alparoli aliajn en ĉiuj cirkonstancoj. Tio kreas malstreĉan atmosferon.
Grave influas la nordamerika vivmaniero pri nutraĵo kaj do trodikeco. Ne la tuta popolo estas tro dikaj sed la procento estas pli forta ol en la metropolo mi pensas.
Mi veturas bicikle atente por ne esti platigita de « pickup » aŭtoj kiuj abundas.
Ni eniris la pluvan periodon. Tiom da akvo falas en unu tago ke mi ne komprenas kial la nivelo de la maro ne altiĝas.
Baldaŭ mi komencos kurson pri la loka lingvo Maohi kiu ŝajnas malfacile lernebla. Mi reparolos pri tio.
Mi trapasis la unuan nivelon por plonĝi ĝis 20 metroj submaren kaj nun mi lernas por permesi al mi plonĝi ĝis 40m. Tio malfermos pordojn por la ferioj🌴😀
Ĝis venonta artikolo!
MARKO