Observado de steloj post manĝo-klaĉo en Tarno

Lors du dernier repas-tchatche de l’association à Belcastel, chez Daniel, la quinzaine de participants a pu observé le ciel tarnais de ce 1er juillet grâce au télescope et aux explications en espéranto de Marc

Unua objekto estis Saturno, kiu troviĝis tiam en Virgo. Ĝi montris siajn ringojn kaj striojn.

Dua objekto. Post tiu bela planedo, mi celis teleskopeĉe la konstelacio de Herkulo, pli precizeĉe M13 kiu estas globa stelamaso farita el pli ol pluraj centmiloj da steloj. Tial ĝi nomigxas M13. Malkovrita de Edmond Halley en 1714, Charles Messier aldonis ĝin en sia katalogo en 1764. Ĝi do portas la M de Messier en sia nomo.

Tria objekto. Sekve, ni irisĉe Liro en kiu troviĝas Vego, kiu estis nia norda stelo antaŭ kelkaj miloj da jaroj. En tiu konstelacio mi celis M57 kiu estas eksstelo. Ni vidas nun nur la gason, laŭ ringa formo, kiu eskapis el tiu stelo kiam ĝi mortis. Kvara objekto M8 situasĉe sagitario, sude kaj proksime de la horizonto, lime de Lakta Vojo. Fakte estas du objektoj. Unu estas nebulozo kaj la alia estas malfermita amaso. Sed ĝia malalteco super la horizonto necesigas bonanĉielon. Kvina objekto M17. Nebulozo laŭ « artikeca » formo. ĉiam en la sama konstelacio. Eble ni devus fumi por plibonigi la vidon. Sesa objekto M27. Planeda nebulozo kiel M57. Ĝi estas eksstelo kiu mortis forigante gason videblan laŭ formo de ronĝita pomo. Ĝi lokiĝasĉe konstelacio de Vulpino.

Lasta objekto, M51 lokitaĉe konstelacio ĉashundoj. Du galaksioj, unu manĝanta la alian. sed por vidi tion, oni bezonas bonanĉielon kaj praktiki malrektan vidadon. Tiel ni ne plu uzas la konusojn de la okulo sed ĝiajn bastonetojn, kiuj pli sentivas. Eble alian fojon ni pli parolos pri tio. PS: La bildoj enmetita en tiun artikolon ne tro malsimilas de la objektoj videblaj per la teleskopo, kiun ni uzis, kvankam estas diferenco kun nia observado.