Pri la flaŭra promenado

Du tekstetoj de partoprenintoj kiuj raportas pri tiu flaŭra promenado prezentita de Michel la 13-an de aprilo.

Sabaton la 13-an de Aprilo 2013, la vetero estis belega.

Michel kaj lia edzino Florence invitis nin malkovri la vegetaĵaron kaj la birdojn de la tuluza kamparo.

Ni kuniĝisĉe la lago de Laragou apud Montastruc-la-Conseillère, dudek kilometrojn nord-oriente de Tuluzo. Michel jam zorge antaŭpreparis tiun botanikan promenadon, aranĝinte etikedojnĉeĉiu interesa vegetala specio.

Li Esperante komentisĉiun planton, kiun ni preterpasis : krepido, aliario, galio, eŭforbio, ktp. Fojfoje, Florence rimarkigis nin pri birdokanto kaj direktis sian lorneton al tiu plumohava kantisto. Mi pasigis tre bonan posttagmezon, interesan kaj lernigan, admirante la naturon kaj parolante Esperanton.

Dankon Florence kaj Michel!

Alain La fotoj de Alain En suna tago mi renkontis aliajn simpatiajn homojn, dum tiu promenado.

Mi promenis kaj lernis pri la floroj kaj birdoj. Michel multe laboris pri tiu promenado! Kun lia edzinomi aŭdis birdeto-kantojn. Per la lornomi vidis birdeton. Dankon Michel kaj Flo La fotoj de Marie-Do

Print Friendly, PDF & Email