Esperanto-Magazino

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france. Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net.
Anoncoj pri la aktualaĵo de Esperanto en Tuluzo kaj en la mondo, intervjuoj, kronikoj kaj esperanto-muziko !

>>> Aŭskulti / Elŝuti la lastajn elsendojn

Vi povas retrovi nian podkaston ekde la merkredo post nia elsendo (elŝutebla en MP3) en nia retejo, kun la elsendoprogramo, la listo de la muzikoj aŭskultitaj, la ligiloj al la retejoj pri kiuj ni parolis…

Niaj elsendoj estas anoncitaj en nia agendo kaj estas vive de la 20a ĝis la 21a (CET) krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, (kontroli en la agendo) en canalsud.net. Por aŭskulti la elsendon vive Interrete

Kutima programo de la elsendo (proksimumaj tempoj) :

  • 20h10 : Kio novas? aktualaĵoj de la Esperanto-movado
  • 20h20 : Renkontiĝo(j), intervjuoj kaj raportaĵoj
  • 20h30 : Alia rubriko, historio, kuira recepto…
  • 20h40 : Poezio/Legado poezio aŭ rakonto en Esperanto
  • 20h50 : La agendo de la esperanto en la Tuluza regiono

La kronikoj estas en la franca kaj/aŭ en Esperanto. Kelkaj ne tuj tradukitaj estos reaŭskulteblaj sur nia Jutubo-kanalo kun subtekstoj.

Demandoj / Proponoj :  Marion 06 87 64 75 84

Partneroj :

Vi povas ekscii pri ĉiuj muzikoj kiujn ni aŭskultas
kaj elŝuti ĝin sur vinilkosmo-mp3.com

Trovu ĉiujn programojn kaj novaĵojn de la Tuluza Libera Radio: Canal Sud

KELKAJ FOTOJ: