Saluton de freneza bufo el Tajvano!

[Cet article existe seulement en Espéranto.]

En 2002, kiam ŝi aĝis 36 jaroj, la inĝenieriisto Thanh NGHIEM decidis eliri el sia laborejo, por krei sian neregistaran organizaĵon (esperante NRO, france ONG), kiu nomiĝis « Angenius ». Tiu organizaĵo ebligis helpi la homojn strukturi projektojn, kiuj sin bazis sur modelo, kiu inspiriĝis de kodumul-praktikoj.

En 2017, Thanh NGHIEM skribis la manifeston « Les crapauds-fous » (esperante « la frenezaj bufoj »), en kiu ŝi opinias, ke estas la homoj, kiuj vidas la mondon alimaniere, kiuj ankaŭ povas solvi la problemojn al tri grandaj ŝanĝoj, kiujn nia epoko travivas: la klimatŝanĝon, la artefaritan intelekton (france « intelligence artificielle ») kaj la falsajn informaĵojn sur socia reto. Thanh NGHIEM elektis la nomon « la frenezaj bufoj » pro tiu teorio :

« La bufoj vivas en zono kaj ili reproduktiĝas en aliaj zonoj. Ĉiuj jaroj, bufoj migras en la sama direkto. Kiam homoj konstruas novajn veturil-vojon, kiuj trairas sur la vojeto de la bufoj, multo da veturiloj surveturas ilin. Krome ekzistas kelkaj bufoj, kiuj iras en aliaj direktoj aŭ trovas la tunelojn, kiujn la ekologoj fosis por ili. Pro tiu bufoj iras al nekutimaj direktoj, ili tiel kreas la vojojn, kiuj savas la specon. »

« La Manifesto de la Frenezaj Bufoj », en la Franca.

Tiu rakonto multe ŝajnis al mi kaj en Februaro 2021, mi vizitis la retpaĝon de la frenezaj bufoj (https://crapaud-fou.org/). Rapide, mi komprenis, ke estis eble prezenti iun ideon al la aliaj partoprenantoj kaj diskuti kun ili sur retbabilejo. Tiel mi proponis malkovrigi la lingvon « Esperanto » kaj do mi proponis :

Rapide, unu el la frenezaj bufoj interesiĝis pri la ideo lerni la lingvon Esperanto! Li nomiĝas Mose kaj mi decidis intervjui lin por koni lian vidpunkton pri Esperanto.

Mose dum interreta prezento de Tajvano

Armand : Saluton Mose! Ĉu vi povas prezenti vin ? Kie vi loĝas ?

Mose : Saluton, mi estas interreta inĝeniero ekde pli dudek kvin jaroj. Mi estas speco de kodumulo, kiu amas liberan programaron. Kiam mi atingis je la kvardek jaroj, mi decidis lerni la ĉinan, por pruvi al mi mem, ke mi ankoraŭ povis lerni novan lingvon. Do, antaŭ dek tri jaroj, mi translokiĝis al Tajvano, kaj studis ĉe univesitato por pli ol unu jaro. Hodiaŭ mi loĝas en Tajvano, kie mi renkontis iun, kun kiu mi edziĝis. Laŭ mi, Tajvano estas tre komforta kaj bonveniganta.

Armand : Mi persone ne konis Tajvanon, antaŭ ol mi malkovris vian filmon pri ĝi . Vi do ŝatas lerni lingvon! Ĉu vi konis Esperanton, antaŭ ol vi lernis la ĉinan lingvon ?

Mose : Fakte, en 2005 mi interesiĝis pri la lingvo « loĵbano ». Dum tiu tempo, mi malkovris diversajn konstruitajn lingvojn. Mi ĉiam opiniis, ke lingvoj konstruas verecon kaj realecon : oni pensas per la uzado de iloj, kaj lingvoj simple estas iloj. Kiam mi decidis lerni la ĉinan, mi spertis novan manieron pensi. Laŭ mi, tio estas tre interesa por kompreni homojn kaj humaron.

Sed por respondi al via demando, mi komencis lerni Esperanton je Februaro de ĉi tiu jaro. Tiu lingvo rapide motivis min, ĉar mi konstatis, ke mi povis babili en Esperanto post iom da semajnoj.

Armand : Estas interese! Laŭ via sperto, lerni novan lingvon estas ankaŭ malkovri novan manieron pensi. Kio do estas via opinio pri Esperanto ? Ĉu ĝi similas al la lingvo « loĵbano » ?

Mose : Loĵbano tute ne similas al Esperanto. Loĵbano asertas esti logika, do estas nur unu maniero por esprimi tiun logikon. Esperanto estas pli fleksebla : ĉiuj vortoj povas ŝanĝi sian formon. Adjektivo ekzemple povas fariĝi verbo, sufiksoj kaj prefiksoj povas esti uzitaj por plibonigi aŭ varii la signifon. Pro tio, Esperanto estas vere universala: ĉiu popolo uzas malsamajn manierojn konstrui frazojn, depende de ilia denaska lingvo, kaj ĉiuj manieroj ankaŭ estas kompreneblaj. Tiu lingva strukturo ebligas pensi per asocioj : vortoj povas fariĝi pli precizaj per derivadoj, kaj oni povas diveni kiel diri aŭ kompreni ion nur per konjektado.

Armand : Post nur kvin monatoj, vi flue skribas Esperanton. Kiel do vi lernis tiun lingvon? Ĉu vi povas doni kelkajn konsilojn al la komencantoj kaj pli ĝenerale, por lerni pli rapide lingvojn?

Mose : Skribi estas pli facila ol paroli. Kiam mi skribas, mi havas tempon por konfirmi vortojn, pri kiuj mi ne certas. Mi komencis lerni Esperanton, kiam vi alvenis sur la babilejo #esperanto de la frenezaj bufoj. Vi kreis tiun paĝon sur nia encikopedio (https://wiki.crapaud-fou.org/Esperanto), kun multe da ligiloj pri Esperanto. Mi unue vizitis kelkajn el tiuj retpaĝoj kaj mi poste uzis Duolingon ĉiutage por lerni la lingvon. Ankaŭ mi vagis sur aliaj retpaĝoj kiel www.lernu.net, sed mi ne tre ŝatas ĉi tiun lern-retejo. Sur mia dekstra ekrano, mi ĉiam havas tiun retejojn malfermatajn:

https://translate.yandex.com/?lang=en-eo por tradukado

https://vortaro.net/ por plilerni vortojn kaj signifojn

https://komputeko.net por kodumaj uzeco

– https://mymemory.translated.net/ por trovi ekzemplojn de frazoj

Estas la pruvo, ke oni ne bezonas GAFAM-on (Google, Apple, Facebook, Amazon, Microsoft) por lerni Esperanton.

Armand : Dankon pro viaj respondoj kaj ĝis la revido !

Kore dankon al Armand por tiu longa kaj tre interesa artikolo!