Seminario en Tuluzo

[Raporteto de unu el la partoprenintoj.]

Komence de junio okazis en Tuluzo interesa semajnfina seminario pri rolludoj.

La antaŭan vesperon, ni kunmanĝis kaj babilis kun la esperanta tuluza grupo en agrabla etoso.

Sabaton komencis la “serioza” lernado. Tamen ne tro serioza sed amika. Christophe Chazarein organizis kaj vigligis la seminarion, momente helpata de Marion. Ni estis naŭ atentaj lernantoj, instruintoj, antoj,aù ontoj en niaj kluboj. Kelkaj loĝas apud Tuluzo sed aliaj venis de pli for.

Ni vidis kiel krei kaj uzi rolludon por kiu nivelo, kiu celo, kiujn erarojn eviti.

Praktiko sekvis teorion. Ĉiuj volonte siavice ludis rolon aŭ gvidis. Ni amuziĝis sed havas nun bazojn por vigligi la kurson en niaj kluboj. Bedaŭrinde la seminario daŭris nur ĝis dimanĉo matenfine.

Posttagmeze, kelkiuj jam foriris sed kelkaj restis por viziti muzeon pri naturscienco gvidata en Esperanto de membro de la Tuluza grupo . Tre riĉa kaj interesa ĝi estis.

Print Friendly, PDF & Email