Dum la 72a IJK, mi partoprenis, danke al nia Erasmus+ projekto KA1, kun 8 aliaj kunlaborantoj kaj 2 gvidantoj/faciligantoj seminarion pri inkluziveco. Tiu projekto okazis interasocie kaj kadre de la Konsilio de Eŭropo kiu petas de junuloj trakti temojn por la estonteco. Ni provis respondi kune en nia internacia aranĝo, la kongreso de TEJO en Nederlando.
Kio estas inkluziveco? En mia menso, temis pri inkluzivi homojn en la societon. Nu, tio ne sufiĉas. Konkrete, en Francujo mi ekkonis inkluzivecon pro la nova maniero skribi vortojn kun ambaŭ genroj. Kiel alilande, oftas debatoj pri “teorio de la genro” kaj sekve kiel inkluzivi pli da homoj. Mi ne studis la aferojn pli profunde, sed tiu aktuala debato interesas min. Miaj konoj tiam malgrandaj kaj iom nebulaj evoluis danke al tiu seminario kiu estas inter la nombraj projektoj en kiuj nia asocio EKC jam de pluraj jaroj engaĝiĝas kadre de Erasmus+.
Post interkona momento kaj interkonsento pri labormetodo, ni komencis malkovri difinojn kaj konceptojn: identeco, povo, statuso… Per multaj iloj kaj kunkonstrua laboro en atelieroj ni akiris sciigojn pi “socia inkluzivo” kiu tuŝas kulturan, ekonomian, socialan kaj politikan kampojn.
Post tiuj klarigoj kaj enkadrigoj kiuj ebligis la ideojn forĝiĝi, ni studis la oficialajn difinojn kaj dokumentojn por iri plu supren kaj preterpasi niajn spertojn kaj (antaǔ)pripensojn.
Nun, la diversaj flankoj de inkluziveco estis traktitaj, nepras fokusiĝi pri la procesoj de la socia ekskludo aŭ malinkluzivo. Tiu procesanalizo baziĝis sur konkretaj ekzemploj kiuj bedaŭrinde neniam kaj neniel mankas, nek historie, nek aktuale. Apartismoj abundas, foje videble, foje pli kaŝe.
Kiel vidite, nia kunlaboro fondiĝis sur nia sperto, niaj pripensoj, dokumentoj, konkretaj ekzemploj. Fontoj ne mankis. Ni provis, debatis, apogante nin je la faciligantoj kaj la komuna inteligenteco. Ne temis pri prelego, leciono, ni ĉiuj aktiviĝis kaj aktivis por la disvolviĝo de tiu ateliero por nutri niajn pensojn kaj prezenti materialojn por la estonteco. Niaj gvidantoj proponis kaj ni disponis.
Ĉar jes, praktike, poste, en Esperantujo, kiel ni agu por proponi pli inkluzivan medion? Post la Kronvirusa krizo, kiun strategion adopti por nia komunumo? Kiujn lecionojn eltiri pri justeco, egaleco, sociaj rilatoj, laboroportunoj… Por tio ni invitis ĉiujn partoprenantojn de la IJK respondi tiujn demandojn: kiujn grupojn estas ekskludataj? Kio (mal)helpas inkluzivon? Kion ni bezonas pri edukado aŭ konscio? Kiuj agadoj aŭ ŝanĝoj devas okazi? Ni kompreneble respondis kiel grupo internacia apogante nin sur niaj spertoj kaj konoj kiuj devenas el esperantomediaj spertoj.
Pripensinda, ĉu jes? La materialo pretas, nun ni uzu ĝin, ni efektivigu kion ni celas.