Spionetosa semajnfino en Arrout

Vidu, inter dudek homoj, niaj afablaj gvidantoj, Marion kaj Christophe, disdonis strangajn paperetojn alĉiu, eĉ al la komencantoj kiuj ankoraŭ ne malkovris la lingvon. Ni devis sekrete legi misteran frazon konsistante el du partoj, kaj poste kaŝi la paperon, aŭ gluti ĝin…

Dum du tagoj, ni devis atente provi diri la unuan parton de nia frazo, kaj kiom plej atente aŭskultiĉu iu diros la duan parton… Se jes, vi gajnis la unuan parton de la ludo, trovinte vian paron. Sed, vi povas plibonigi la aferon se vi sukcesas malkovri la aliajn parojn… Mi ne klarigos al vi la strangajn babiladojn, kiuj okazis inter la homoj… La programo ebligis la partoprenantojn ĝui belegan promenadon ĝis apuda vilaĝeto, kie eblis admiri malnovan preĝejon, malnovan hidraŭlikan draŝmaŝinon, interparoli kun afablaj vilaĝanoj… kaj profiti la belan sunan veteron, laŭ la tiel nomita “indiana somero”. Kompreneble, kiel kutime, vespereĉiuj ĝojis transloĝiĝi en tiuĉi virtuala vilaĝeto, kie homlupoj kutimas mortigi vilaĝanojn, kie geamantoj protektas unu la alian, klarvidino decidasĉu orienti aŭ ne la enketon. Kajĉiu akuzato ĵuras ke li senkulpas, krias, defendas sin, kaj fojfoje tiel bone mensogas ke li sukcesas trompiĉiujn: fripono! Sed, hororo, kiam, tuj post la dimanĉa matenmanĝo, oni malkovris kadavron en la ĝardeno…Kiu, kiam, kial, kiel? Kaj denove, sen forgesi nian sekretan frazon, duope, triope, la gajajĉeestantoj provis liveri alibiojn, pruvante ke ili estas sunkulpaj! Vi ja komprenis,ĉu ne? Tia etoso nepre incitas la homojn paroli, kaj ridi! Des pli ke partoprenis Kataluno kaj Germanino, ju pli malmulte krokodilis la francoj. Fine de la renkontiĝo,ĉiuj enigmoj solviĝis, kaj la esperantistoj disiĝis afable, kun malpeza koro…

Print Friendly, PDF & Email