Kun Marion, Ines et Leïla. Vi trovos nian kutiman Kio novas, poste, intervjuon kun Andy Hernandez. Vi trovos ankaŭ rubrikon pri recept-retejo, finfine ni parolos pri 2 restoracioj en Tuluzo, kiujn ni ŝatas.
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net
Ĝeneralaj informoj pri la radio- elsendo
Programo:
- Berlino sen vi – INICIALOJ DC
>> Kio novas?
- Dum la Virtuala Kongreso de Esperanto la unuan fojon IKU-libro estis elŝutebla senpage.
- En majo 2020 aperis apo, elŝultebla sur telefono, nomita “Eo-libroj”.
- En la Solena Fermo de la Virtuala Kongreso de Esperanto estis anoncitaj la nomoj de la 14 ricevantoj de la Diplomoj 2020 pri Elstara Agado aŭ pri Elstara Arta Agado.
2. “Those were the days, my friend” en Esperanto –LA GAJAJ TAGOJ JA
>> Intervjuo
Intervjuo kun Andy Hernandez, kun-iniciatoro pri la retejo vegan-arto.
3. Fromaĝ’ el Edamo – JOHAN VALANO
>> Bonan apetiton
Bonan apetiton estas retejo pri vaganaj kaj vegetanaj receptoj kreinta de E@I.
4. Kafo – AMATA LANDO
>> Poezio
Ni unue elektis poemon en la franca pri pano, kaj poste poemon en Esperanto pri vino.
5. Jen nia mondo – LECLERCQ
>> Restoracioj en Tuluzo
- Sovaga estas restoracio, teejo situante en Tuluzo. En la komenco, la restoracio nomiĝis sovaĝa, poste, la nomo transformiĝis kaj nun ĉiuj diras sovaga.
- Post manĝo vi ofte volas siesti, sed en restoracio estas malfacile. Sixta estas restoracio en Tuluzo, kiu proponas al vi lokojn por siesti.
>> AGENDO : la venontaj eventoj
6. eĉ en prizono (muzikpluvo) – AKORDO