Saluton! Kiel vi? Mi fartas bone, mi vojaĝis ĉi-monate!
Mi unue estis en Varsovio dum kelkaj tagoj, mi loĝis ĉe Sabi. Varsovio havas ĉarman malnovan urbon, sed ankaŭ tre modernajn kvartalojn kun ĉielskrapuloj. Vi probable scias ke Varsovio estis tute detruita dum la dua mondmilito, kaj poste rekonstruita laŭ pentraĵoj kaj fotoj de la urbo; tio impresas min.
Mi ege ŝatas grandajn urbojn. Sabi montris al mi la plej belajn lokojn en la urbo, kaj eĉ invitis min manĝi en tradicia pola restoracio.
La duan tagon mi pasigis la tutan posttagmezon kun parto de la redakcio de Varsovia Vento: Irek, Agneŝka, Goŝa. Ĉu vi konas tiun radion? Estas fama esperanta radio, ili intervjuas multegaj esperantistoj. Tre agrablaj homoj, ni kradrostis en ĉarma dometo kun ĵardeno. Ankaŭ Maria, Kamil, Lukaŝ kaj Natalia estis tie.
La trian tagon mi fine vizitis turiste la urbon. Mi ekzemple iris en la supron de la plej alta turo (Palaco de kulturo kaj scienco), de kie oni vidas la tutan urbon. La rusoj konstruis tiun konstruaĵon en 1955. La varsovianoj opinias ĝin malbela, kaj estas ŝerco ke oni estas pli feliĉa kiam oni estas supre de tiu turo, ĉar… oni ne plu vidas la turon.
Unu semajnon poste, mi ankaŭ estis en Krakovo! Mi vizitis kun Leila (jes tiu Leila, kiun vi konas!). Ni loĝis en Airbnb kaj pasigis 4 plenajn tagojn tie. Ni ankaŭ renkontiĝis kun 2 ege agrablaj esperantistoj, Romualda kaj Piotr.
Krakovo estas miaopinie ankoraŭ pli bela ol Varsovio. La urbocentro estas grandega, kaj mi havis la impreson ke ĉien kien mi iris estis iu bela vizitinda konstruaĵo.
Aldone al la vizitado de la urbocentro, ni decidis iri al la koncentrejo Aŭŝvico-Birkenauo. Ni ankaŭ vizitis la salminejon Wieliczka, apud Krakovo. Ni sukcesis partopreni (preskaŭ maltrafis) la unu nuran ĉiĉeronadon en la franca de la tago. Estas bele farita, kun amuzaj animacioj. Mi de longe ne plu aŭdis francojn paroli, kaj subite ĉirkaŭ dek homoj miras antaŭ salaj skulptaĵoj flustrante “putaaain”.
La preĝejoj (ortodoksaj, katolikaj, protestantaj) estas multnombraj en Pollando, kaj ĉiuj absolute mirindaj.
Bedaŭrinde la kursoj de Eperanto kaj la konversacia klubo ne plu povas okazi realvive, sed iĝis retaj. Tamen, dum la lasta ĉeesta renkontiĝo, mi kuiris francajn dolĉajn krespojn por niaj bjalistokaj esperantistoj.
Jen ankaŭ la recepto kiun mi tradukis el la franca (kaj jes, mi kompreneble maltrafis la unuan krespon ;)).
Ĝis post unu monato, fartu bone!