Kiam mi estis infano, mi ŝategis legi, mi legis ĉiun tagon. Mi trairis la paĝojn de la libroj por perdi min en mirindajn mondojn. Sed post kelkaj jaroj, mi perdis min en mia komputilo, kaj libroj restis infanaj memoraĵoj, ĝis kiam mi malkovris Le bizarre incident du chien du voisin pendant la nuit. Laŭvorte : La stranga incidento de la najbara hundo dumnokte. Libro skribita per Mark Haddon kiu aparte koncernis min.
Christopher Bonne estas adoleskanto aĝa “dek kvin jarojn, kaj tri monatoj kaj du tagoj”, sed li ne similas al la aliaj: li estas aŭtisma. Matematiko, fiziko, astronomio fascinas lin sed homoj restas por li misteroj. En mezlernejo, oni konsilis al li verki libron. Jen la libro, kiun ni legas. En ĝi, li parolas pri enketo, la enketo por trovi la murdinton de la hundo de lia najbaro. Kiu mortigis Wellington, la hundon de la najbaro?! Esploro semita de la manioj de Kristoforo. Ekzemple, Kristoforo ne povas mensogi, ĉar kiam li mensogas, li imagas ĉiujn aferojn, kiuj povus okazi, kaj tiam li sentas sin superŝutita per siaj pensoj, do li mensogas ne parolante. Ankoraŭ, li numeras siajn ĉapitrojn nur per la primoj, la nedivideblaj nombroj. Resume, Kristoforo estas knabo aparta kaj en ĉi tiu libro mi sentis min en lian mondon. Mondo similas al la nia, sed tamen iel malsama, malfermanta nin al tute alia vidpunkto pri socio kaj homaj rilatoj.
Ĉi tiu libro interesegis min. Mi ŝatis ĝin pro pluraj kialoj, unue, la talento de la aŭtoro meti sin en la kapo de juna knabo kun aŭtismo interesegis min. Tiam verki tutan libron kiel aŭtisman knabon unuavide povus ŝajni enuiga, stranga, kiel la titolo mem, sed la esploro kaj la okazaĵoj konservas iun suspenson ĝis la fino de la libro. Kaj la manioj de Kristoforo kaj lia maniero rigardi aferojn multe amuzis min unuflanke kaj aliflanke vekis en mi scivolemon; Kiel adaptiĝi al mondo, kies aferoj nekompreneblas? Kiel vi scias, ĉu vi vere komprenas la internan funkciadon de ĉi tiu socio?
Kvankam mi tre ŝatis ĉi tiun libron, mi povas kompreni, ke iuj homoj laciĝas pri la reagoj de la heroo, kiuj foje povas ŝajni al ni absurdaj aŭ ripetemaj, sed laŭ mi ĉi tiuj manioj, ĉi tiuj ripetoj donas veran karakteron al la libro kaj vere reflektas la reagojn aŭ eĉ iujn pensojn, kiujn iuj aŭtismaj homoj povas havi.
LEÏLA HUIN