Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Mitoj kaj legendoj : la lignoŝuoj de Bethmale

10/05/2021 Lucas Riviere Blogo
mythes et légendes

Por tiu ĉi unua artikolo de la serio mitoj kaj legendoj, ni komencos proksime de loko konata de tuluzaj Esperantistoj, la vilaĝo Arrout! Ĉar jes, proksime al tiu vilaĝo kuŝas la Bethmale-valo, riĉa je rakontoj kaj legendoj. Hodiaŭ mi rakontos al vi unu el tiaj legendoj : la legendo pri la lignoŝuoj de Bethmale. Sed antaŭ ĉio, kio estas tiuj lignoŝuoj el Bethmale ?

Kore de Pireneoj, en Ariège kaj pli precipe en la Bethmale-valo, estas aparta tajlorita trajto de la tradicia Bethmale-kostumo : la lignoŝuo de Bethmale. Lignoŝuoj de Bethmale estas lignoŝuoj el fago, kies specifo estas ilia metala rimeno supre, la foresto de kalkano sub la plando, kaj ilia pinto sur la fronto (ĝis 30cm), donante al ili karakterizan duonlunan formon. Tradicie, tiuj lignoŝuoj estis ofertitaj dum fianĉiĝo, kaj oni diras ke ju pli akra estas la pinto, des pli fervora estas la amo.

Sabots_de_Bethmale

Nuntempe portataj ĉefe de tradiciaj grupoj por prezentadoj, tiuj lignoŝuoj havas asociitan legendon sufiĉe makabran…

En la 9-a jarcento, Sud-Francio kaj Pireneoj estis invadataj de la maŭroj. Baldaŭ post kiam la maŭroj invadis la valon de Bethmale, la filo de la maŭra estro enamiĝis al la plej bela virino en la valo, kiu jam fianĉiĝis kun la paŝtisto ĉamĉasisto Darnert.

Ŝirmite en la makiso kun siaj kunuloj, Darnert kaj la viroj de Bethmale prepariĝis por rekonkeri la valon.

Iun vesperon, kiam la maŭroj, certigitaj de la monta silento, festenis senbride, Darnert kaj liaj kunuloj malsupreniris de la monto kaj ĉiujn maŭrojn buĉis.

Aŭrore, oni vidis defili ĉe la fronto de la venkintoj, Darnert, surŝovinta siajn pintigitajn ŝuojn. Kaj sur ĉiu pinto de liaj lignoŝuoj estis plantitaj, ankoraŭ sangaj, koroj, tiu de lia fianĉino sur unu, kaj tiu de la maŭro kiu delogis ŝin sur la alia. La historio rakontas ke, poste, memore al tiu aventuro, la nobio (fianĉo) ofertas tiajn lignoŝuojn al sia fianĉino kun desegnita koro ĉe la bazo de la longaj pintoj.

Pluraj aliaj hipotezoj, pli prozaj, klarigas la formon kaj specifecon de ĉi lignoŝuoj. Ili estas grupigitaj en tri hipotezojn :

  • La unua estus ke, ĉirkaŭ la jaro 1600, post longa restado en Grekujo, unu homo el Bethmale kiu riĉiĝis en komerco, revenis al la valo alportante la kutimojn kaj kostumojn de la lando kiu gastigis lin.
  • La dua estus ke loka landestro, post sia reveno de la krucmilito, reportintus la kostumojn kaj kutimojn de tiea loko.
  • Fine, la tria elvokas historian fakton de Ariège : “La Guerre des Demoiselles” “La milito de fraŭlinoj”. Resume, post nova regulado de la arbara kodo, kiu difinis novan regularon pri la hakado / kolektado de ligno kaj aliaj rimedoj, ribelo ekis. Efektive, la loĝantoj, kiuj antaŭe libere uzis la lignon de la arbaroj, estis limigitaj por ĝia uzo. La aparta formo de la lignoŝuoj de Bethmale do estus ia defio al la arbaraj aŭtoritatoj.
Parado prezentanta la tradiciajn kostumojn de Bethmale, kun iliaj pintigitaj lignoŝuoj

Legendo, rezulto de vojaĝo aŭ de leĝaro, la lignoŝuoj de Bethmale daŭre interesas scivolemulojn, entuziasmulojn aŭ kolektantojn kaj restos kuriozaĵo de Ariège.

Print Friendly, PDF & Email
Mitoj kaj legendoj

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:La junaj volontuloj de EKC partoprenis al RETOSO
Sekva afiŝo:Printempa Reta Kurso : bilanco

2 komentoj

  1. Resondado: Esperanto-Magazino N°240 – Le Centre culturel espéranto
  2. Resondado: Copie de Esperanto-Magazino N°240 – Le Centre culturel espéranto

Komentado estas fermita.

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Hiphopa kompilo Vol 2 Hiphopa kompilo Vol 2 15,00€
  • Ni ĉiuj estas malsamaj Ni ĉiuj estas malsamaj 6,90€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.