Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Kiel statas la laboro en Nová Dubnica?

04/10/2021 Lucas Riviere Blogo

Ahoj! Post kelkaj semajnoj kiam mi kaj aliaj volontuloj iom malaperis (radie kaj rete!), ni revenas al vi el eksterlando kie ni nun estas, por fari la duan parton de nia volontulado ĉe niaj partneroj. Miaflanke, mi parolas al vi pri la novaj oficejoj de E@I en Nová Dubnica!

Nova Dubnica estas urbo kiu devenas de la 1950-aj jaroj, konstruita por la industriaj bezonoj de Slovakio, do, bedaŭrinde por mi, ne estas urbo kiu havas tre malnovan historion. Sed tamen, ĝi estas sufiĉe agrabla urbeto kun loko ofte vizitata de nia Esperanto-grupo: Velice! Velice estas metiista glaciaĵejo, kie vi povas trovi bongustegajn glaciaĵojn interalie kelkaj eĉ veganaj. Certe, se vi vizitos Nová Dubnica aŭ E@I iam, vizito tien estos tre rekomendinda!

L’attribut alt de cette image est vide, son nom de fichier est photo_2021-10-01_15-28-00.jpg.
Unu el la loĝdomoj videblaj en la urbocentro de Nová Dubnica, kun iliaj strangaj turoj.

Dum la unuaj tagoj, ni prizorgis fini la transloĝiĝon de la oficejo en la novajn ejojn kaj, dum la unua semajnfino, mi renkontis aliajn preterpasantajn esperantistojn : Matthieu, programisto kaj tradukisto kiu kunlaboras kun E@I, Marta el Pollando kaj Martin, Ĉeĥa esperantisto kiu loĝas en Brno kaj kiu aktivas en la loka esperanto-asocio, la Esperantista klubo de Brno (kiu festis siajn 120 jarojn da ekzisto antaŭ kelkaj semajnoj).

Ni havis la okazon promeni tra la proksima urbo, Trenčianske Teplice, fama pro ĝiaj termofontoj.

Mia alveno ĉi tie estis formaligita per la transdono de sako enhavanta iujn esperantaĵojn de E@I (kiujn vi povas retrovi en ilia retejo Espero.sk)!

Por paroli iom pli pri mia misio en si mem, miaj taskoj ĉi tie estos la traduko de artikoloj en Esperanto, fari redaktan laboron por la filmetoj de E@I (pli precipe tiuj de la poliglota kunveno), proponi artikolojn por la retejo de E@I, aldoni receptojn al la retejo bonan apetiton (do ne forgesu kontroli ĝin de tempo al tempo!) kaj kompreneble daŭre oferti al vi artikolojn en nia retejo (ĝeneralaj kaj pri mia volontulado ĉe E@I) kaj partopreni niajn radioelsendojn.

Mi ankaŭ havis la okazon profiti de la foriro de Petro kaj Dorota al la prezento de la traduko de Solaris de Pŝemek por viziti Jeanne dum semajno en Pollando! Ni vizitis Bjalistokon, sed ankaŭ Varsovion, kie ni povis renkonti Sabi! Sed mi invitas vin legi la artikolon de Jeanne, kie tiu epizodo estos pli detala ol ĉi tie.

Kompreneble, ni profitis nian renkontiĝon por viziti la emblemajn esperantistajn lokojn de Bjalistoko, tie ni estis kun la statuo de la juna Zamenhof.

Tion dirinte, mi diras al vi dovidenia!

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Unu monato en Bjalistoko
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino N°259

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • La libro de la mil kaj unu noktoj (vol. 2) La libro de la mil kaj unu noktoj (vol. 2) 29,00€
  • Vortfarado kaj Radikfarado Vortfarado kaj Radikfarado 4,50€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.