Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

LOPPSI 2

15/02/2011 Alex Blogo

LOPPSI2 , mallongigo de “Loi d’orientation et de programmation pour la performance de la sécurité intérieure” estas leĝo, adoptita de la franca nacia asembleo la 8an de februaro 2011. Ĝi estas la lasta ero de longa listo de liberminacantaj leĝoj adoptitaj en Francio. Ĝi estas celo de multaj kritikoj de partioj, sindikatoj, asocioj (kuniĝintaj ene de la kolektivo CLEJ), kies aktiviĝo kaj informkampanjo ne sufiĉis por bari ĝian adopton. Tamen, 14 artikoloj estis nuligitaj de Konstitucia Konsilio la 12an de marto.

Leĝa fatraso kiu minacasĉiujn kajĉiun… Tio, kion ĝiĉefe donacas, estas vastega povo por la polico kaj la juĝistaro. Tiel ĝi endanĝerigs la individuajn rajtojn nome de la batalo kontraŭ serio deĉiaspecaj plagoj kurioze kunmiksitaj, inter kiuj estas “deliktado” (sed ne la financa deliktado), “ciberkrimado”, “trafika nesekureco”, “pedofilia pornografio”. Minacataj, ekzemple: komuniklibereco, per filtrado de interreto respekto de la privata vivo, per disvolvo de videoprigardado kaj ties deŝtatigo. Minacitaj, ekzemple la malamikoj de la socio (laŭ la reganta faŝismiĝanta ŝtato) : la infanoj (la arestitaj redeliktintaj neplenaĝuloj povas esti resenditaj antaŭ la infanjuĝiston ne pasinte tra la oficejo de la infanjuĝisto) la malliberuloj (plia uzado de videokonferenco por ebligi pridemandi per filmilo la malliberulojn ne eligante ilin el la malliberejo). la eksterlandanoj, kompreneble, propekaj kaproj preferataj de la ŝtato dum ekonomiaj krizoj. La duobla puno ne nur reaktiviĝas, sed estas konfidita al popolaj ĵurioj. La leĝo efektive antaŭvidas la eblon deklari krompunon kontraŭ eksterlanda krimulo per teritorimalpermeso. tiuj, kiuj deziras vivi alimaniere. La artikolo 32 Ter A celas la nefiksan kaj provizoran loĝadon : pri tiu parto de la leĝo, legu la retejon de kolektivo de tielaj loĝantoj. En Tuluzo… De kelkaj monatoj, kontraŭantaroj organizas sin por informi kaj batali kontraŭ partoj aŭ tuto de la leĝo. En Tuluzo pluraj demonstracioj, kuniĝoj estis organizitaj, kaj 2 tendaroj instalitaj en publikaj parkoj laŭ la Garono kaj en la Universitato. En la pirenea vilaĝeto Arrout, kie Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo organizas semajnfinajn kursojn, 2 gejunuloj Tom kaj Léa, instalis antaŭ 2 jaroj jurton kiel simplan loĝejon konsente kun la terenposedanto kaj la komuno. Ilia proceso bone montras kiugradeĉiuj, kiuj deflankiĝas de la normo, kaj tiuj, kiuj subtenas ilin, estas rekte kaj fizike atakataj. (Video1, Video2 en la franca) Mi invitas vin viziti tiun paĝaron antiloppsi2.net, kiu informas (france) pri la danĝeroj de la leĝo kaj kunordigas la agojn kontraŭ ĝi. Elŝutu kaj legu dosieron (ankaŭ en la franca) kiu analizas la leĝon (far la kolektivo CLEJ – Collectif Liberté Egalité Justice). Ni informiĝu! Ni rezistu!

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:La Krokodil’ bezonos novan redaktanton ekde la venonta aŭtuno
Sekva afiŝo:Internacia Junulara Festivalo en Ligurio

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Doktoro Espéranto Doktoro Espéranto 7,20€
  • Du el Du el 9,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.