Mi jam plenumas multajn aktivaĵojn por la tuluza asocio (ĉefe kiel instruanto kaj kasisto) kaj cetere volas lanĉi projektojn en aliaj urboj de nia regiono. Tiuj aktivaĵoj okupos pli kaj pli multe da mia tempo tial mi deziras liberigi min el la redaktado de la Krokodil’. Tiuĉi numero estas la lasta, kiun redaktas mi.
La Krokodil’ serĉas novan redaktanton por, ekde la fino de la venonta somero, plenumi la jenon :
Regule serĉadi kontribuantojn por verki artikolojn, por afiŝi novan en la blogo unufoje semajne klopodi trovi artikolojn kiuj respegulas la diversecon de niaj aktivaĵoj korekti (kaj korektigi) la artikolojn, enpaĝigi ilin kiam venas la tempo dissendi novan numeron.
Tiu tasko ne malfacilas kaj postulas nur iomete da atento. Mi esperas, ke iu el vi sentos sin preta oferti iomete da sia tempo. Ne necesas havi altan lingvonivelon : duono de la artikoloj estas en la franca. Cetere, redakti la bultenon estas bonega ekzerco por tiu, kiu volas progresi en esperanto.
La venontan numeron redaktos nia ukraina volontulino, kiun ni bonvenigos en majo… sed post la somero ni bezonos vin por ke tiu venonta ne estu la lasta!