Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

INTERASOCIA RENKONTIĜO EN SETO (22 – 25 APRILO 2011)

14/05/2011 Alex Blogo

Komuna Foto de IREM Partoprenantoj Dumĉiuj vesperaj spektaloj miĉeestis. FaMo kaj Jacques Yvart kantis kun propra akompano per akordiono aŭ gitaro, Kaj Tiel Plu… Kaj Kapriol’ dancigis multajn spektaklojn. Post la teatraĵo de TTT, JoMo gitaris kaj kantis dum du belaj rusinoj dancis. La publikoĉiam ŝategis la kvaliton kaj etoson deĉiu spektaklo. JoMo kaj Solniŝka, slava etoso Malpli da kongresanoj partoprenis la seriozajn kunvenojn.

Mi rakontos nur kelkajn detalojn pri tiuj, dum kiuj miĉeestis. Debata kunveno de EDE, Eŭropo – Demokratio – Esperanto komenciĝis kun 30 personoj kaj finiĝis kun 50. Italo memorigis, ke 50 eŭropdeputatoj grupiĝas por promocii esperanton. Mi sugestis, ke ni konsilu voĉdoni por jam ekzistanta partio, kiu subtenas esperanton, ekzemple la Verduloj, kiuj havas E-komisionon. Neniu eĥo krom tiu gurditaĵo: mi ne fidas la aktualajn partiojn. En la du plenkunsidoj de SAT-Amikaro partoprenis ankaŭ 30 komence kaj 50 fine kongresanoj. Multaj intervenis, precipe Serge Sire, kaj Robin Beto. Finfine mi eksciis, ke tiuĉi festo estos pere de la regiono “ĉepirenea Sudo-. La filmo ĵus realigita por SAT estis projekciita en la urba salono. Sed preskaŭ neniu neesperanta publikoĉeestis bedaŭrinde. Mi spektis ĝin en la kongresejo kaj intervenis en la posta diskuto. Ĝi entenas multajn samecajn intervjuojn, ne klarigas la signon de SAT eĉ ne aperas tiu de UEA. Dokumenta filmo devus diri ekzemple priĉiuj nomoj.

Teatraĵo de Teatro Trupo de Tuluzo Resume, tiuj samtempaj kongresoj de SAT-Amikaro, UFE, fervojistoj estas fruktodonaj (la unua okazis en 2005 kaj la dua estas tiuĉi). La etoso estis tre agrabla kaj multaj diskutis ekstere kaj dum la manĝoj. ĉu oni debatis pri la temo. ĉu SAT-Amikaro kaj UFE kunfandiĝu? Iu proponis tion en plenkunsido tuj rebatis Serge Sire kun sia humuro kial nur du asocioj? Debataroj pri la demando:ĉu SAT devas solviĝi en UEA? Dum la plurkongresa renkontiĝo en Seto (aprilo 2011) iuj diskutis pri kunfandiĝo de SAT-Amikaro kaj UFE. Ŝajne pli ofteĉetable dum la manĝoj ol en plenkunsidoj. Jen kelkaj argumentoj poraj kaj kontraŭaj. Internaciskale preferindas eble du asocioj. SAT uzas malsamajn kongreskotizojn laŭ la lando. En lokaj grupoj ŝajnas pli bone grupiĝi por organizi kursojn aŭ peti subvenciojn. Cetere mi jam konstatis, ke UEA akceptas progresemulojn. Okazis dum la UK en 2000. tiam la prezidanto de UEA estis SATano okazis kunvenoj de SAT, de ateistoj… Jam antaŭ kunfandiĝi estus bone havi unue komunan kongreson UEA+SAT. Sedĉu SAT-membroj bonvolas tion? En Sennaciulo de majo-junio 2010, iu membro refuzis referendumon pri tiu propono kaj aldonis, ke la laboristoj pagas malpli por partopreni SAT kongreson ol UKon.

VERKIS Jacques Caubel

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Internacia Junulara Festivalo en Ligurio
Sekva afiŝo:Esperantobudoj dum Eŭropa semajno

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Buŝmasko Buŝmasko
  • Parizo lumurbo kaj ombraj zonoj Parizo lumurbo kaj ombraj zonoj 2,50€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.