Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Raportoj pri la Esperanto-festo 2016

22/12/2016 Arvind V Blogo
[Tiu artikolo estas nur en la franca]
Le weekend du 10 et 11 décembre s’est tenue la Fête de l’Espéranto régionale à Foix. Moment de retrouvailles, de rencontres, de découvertes ou de divertissement, deux participantes partagent leurs impressions en espéranto.

Kelkaj frazoj de du partoprenintoj pri la regiona Esperanto-festo kiu okazis en Foix la 10an kaj 11an de Decembro.

Ni alvenis en Foix kun la homoj de Arrout la dekan de sabato en la « Leo Lagrange », kiu estas loko kie okazas multaj asociaj eventoj.
Esperantistoj sidis kaj parolis pri la maniero zorgi pri standoj por interesigi la homojn pri la esperanta lingvo, kiel ni povas kapti la atenton de la homoj tra la infanoj…
Poste la festo pluiris kun okcitana balo kun gemuzikistoj de Foix. Kelkaj uloj dancis tradiciajn dancojn.
Je la sepa ni vespermanĝis kukurban supon, krudaĵojn, fromaĝon kaj tre bongustan kukon.
Ni paroladis multe, ankaŭ ni krokodilis multe !
Poste ni rigardis du filmojn. La unua estis pri la vivmaniero de kamparanoj en Rouergue en la jaroj kvin dek. Poste ni telefonis al la filmaŭtoro. Li aspektis tre kontenta pri niaj demandoj.
La dua filmo estis en la angla lingvo pri la neceso lerni esperanton kiam la infanoj estas junaj ĉar tiel pli facilas poste lerni aliajn lingvojn. Kial ? Ĉar la esperanta lingvo estas tre facila kaj okazigas kontentigon scii tre rapide paroli ĝin.
Poste ĉiuj revenis al sia domo nokte.
Ĝis morgaŭ, sed tio estas alia historio

Pierrette

Dimanĉe la 11an de decembro 2016 okazis la dua tago de la renkontiĝo Esperanto-Festo en Foix. Ni estis proksimume tridek esperantistoj de la regiono. Dum la mateno grupo vizitis la kastelon de Foix, kaj alia partoprenis la kunvenon de la Regiona Federacio. La ĉefa temo estis pri la aktivado de la diversaj asocioj kaj pri la eventuala kuniĝo kaj kunlaboro de ambaŭ federacioj: Languedoc-Roussillon kaj Midi-Pyrénées. Grava kaj iomete komplika afero ĉar la nova regiono Okcitanio estas tre granda teritorio. Ŝajnas malfacile por realigi komunajn projektojn aŭ renkontiĝojn. La membroj pensis ke ni bezonas renkonti la alian federacion por paroli pri tiuj problemoj kaj decidi ĉu ni faros unu Okcitanan Federacion aŭ ne.

Poste ni havis tre bonan tagmanĝon dum kiu ni povis interparoli, interŝanĝi novaĵojn, spertojn kaj fari anoncojn:

– Bernard Legeay anoncis novan spektaklon pri Jacques Brel kreita kun li, Famo kaj Pierre Bouvier.

– Floréal faris prezenton pri la Abonklubo de Vinilkosmo.

– Evelyne pri helpo kaj subteno por Afrikanoj.

– Marion pri la IJK en Togolando.

– Manuela pri radio-elsendoj de Tuluzo

– Jean-Pierre pri Esperanto Plus.

Dum la posttagmezo, la partoprenantoj vizitadis la libro kaj disko-servojn kaj la filmon “Esperanto-Mozaiko” kiun preparis Roberto la irlanda voluntulo kiu laboras por EKC en Tuluzo. Estis tre dinamika kaj entuziasma filmo pri kelkaj esperantaj agadoj kaj renkontiĝoj en la mondo en 2016. Poste, Veronique Bichon proponis debaton pri “laikeco”. Estas tre interesa sed ne tre simpla aŭ klara koncepto kaj nur kelkaj personoj parolis pri tiu temo, kaj la ideoj, la spertoj ŝajnis iomete malsamaj.

La tago pasis tre rapide, dankon al ĉiuj, kiuj organizis la Esperanto-feston 2016!!

Françoise ERIKSEN

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Raportoj pri la Esperanto-festo 2016
Sekva afiŝo:Rejoignez le Vinilkosmo-Abonklubo en 2017 !

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Kvaronlando Kvaronlando 16,50€
  • La Eta Muso en Bretonio La Eta Muso en Bretonio 8,90€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.