Le weekend du 10 et 11 décembre s’est tenue la Fête de l’Espéranto régionale à Foix.
Moment de retrouvailles, de rencontres, de découvertes ou de divertissement, deux participantes partagent leurs impressions en espéranto. Kelkaj frazoj de du partoprenintoj pri la regiona Esperanto-festo kiu okazis en Foix la 10an kaj 11an de Decembro.
Ni alvenis en Foix kun la homoj de Arrout la dekan de sabato en la “Leo Lagrange-, kiu estas loko kie okazas multaj asociaj eventoj.
Esperantistoj sidis kaj parolis pri la maniero zorgi pri standoj por interesigi la homojn pri la esperanta lingvo, kiel ni povas kapti la atenton de la homoj tra la infanoj… Poste la festo pluiris kun okcitana balo kun gemuzikistoj de Foix. Kelkaj uloj dancis tradiciajn dancojn. Je la sepa ni vespermanĝis kukurban supon, krudaĵojn, fromaĝon kaj tre bongustan kukon. Ni paroladis multe, ankaŭ ni krokodilis multe! Poste ni rigardis du filmojn. La unua estis pri la vivmaniero de kamparanoj en Rouergue en la jaroj kvin dek. Poste ni telefonis al la filmaŭtoro.
Li aspektis tre kontenta pri niaj demandoj. La dua filmo estis en la angla lingvo pri la neceso lerni esperanton kiam la infanoj estas junajĉar tiel pli facilas poste lerni aliajn lingvojn. Kial? ĉar la esperanta lingvo estas tre facila kaj okazigas kontentigon scii tre rapide paroli ĝin. Posteĉiuj revenis al sia domo nokte. Ĝis morgaŭ, sed tio estas alia historio Dimanĉe la 11an de decembro 2016 okazis la dua tago de la renkontiĝo Esperanto-Festo en Foix. Ni estis proksimume tridek esperantistoj de la regiono.
Dum la mateno grupo vizitis la kastelon de Foix, kaj alia partoprenis la kunvenon de la Regiona Federacio. Laĉefa temo estis pri la aktivado de la diversaj asocioj kaj pri la eventuala kuniĝo kaj kunlaboro de ambaŭ federacioj: Languedoc-Roussillon kaj Midi-Pyrénées.
Grava kaj iomete komplika aferoĉar la nova regiono Okcitanio estas tre granda teritorio. Ŝajnas malfacile por realigi komunajn projektojn aŭ renkontiĝojn. La membroj pensis ke ni bezonas renkonti la alian federacion por paroli pri tiuj problemoj kaj decidiĉu ni faros unu Okcitanan Federacion aŭ ne.
Poste ni havis tre bonan tagmanĝon dum kiu ni povis interparoli, interŝanĝi novaĵojn, spertojn kaj fari anoncojn:
– Bernard Legeay anoncis novan spektaklon pri Jacques Brel kreita kun li, Famo kaj Pierre Bouvier.
– Floréal faris prezenton pri la Abonklubo de Vinilkosmo.
– Evelyne pri helpo kaj subteno por Afrikanoj.
– Marion pri la IJK en Togolando.
– Manuela pri radio-elsendoj de Tuluzo
– Jean-Pierre pri Esperanto Plus.
Dum la posttagmezo, la partoprenantoj vizitadis la libro kaj disko-servojn kaj la filmon “Esperanto-Mozaiko
Françoise ERIKSEN