Dimanĉon, la 17an de marto, okazis nova babilmanĝoĉe Didier kaj Clothilde en Arieĵo. Vidu, jen Anne, freŝbakita esperantistino, kiu jam bone regas akuzativon, prezentante bongustan kukon, kovrita de dolĉaj literoj: Bonan tagon!
En plezura etoso, la deko de arieĵaj esperantistoj kuniĝisĉe geamikoj Clothilde kaj Didier. Babilmanĝoj oftege prezentiĝas kiel festenoj, bela okazo por krokodili!!!
Sed, sed, ni estu seriozaj, kaj posttagmeze, ni mensvojaĝis al fora insulo, malkovrante la libron verkitan de nia amiko Henriel el Malagasio, kies titolo estas: “Heroo de l’ĉiutagaĵo”.
Laŭvice,ĉiu povis legi, klarigi, kompreni, priparoli pri la ruĝa insulo, kaj ties enloĝantoj, malkovri aliajn vivkondiĉojn, imagi malagasan vivmanieron…
Jen novaĵo por la babilantoj, sub la formo de feliotono, kiu pikas la scivolemon de la partoprenantoj…
Ĝis la granda ĝojo denove renkontiĝi… por koni la sekvon!!!!
Evelyne