Nun, certas, babilmanĝoj daŭre prezentas sin kiel varmaj renkontiĝoj inter geamikoj. Tiun 14an de aprilo, sub floremaĉerizarbo, Nathalie kaj René akceptis nin en urbo Pamiers, en moderna domo situanta en trankvila kvartalo kieĉiu domo havas sian propran ĝardenon kaj sian apartanĉerizarbon!
Dektriope, ni gustumis freŝan betulakvon, eltiritan el la betuloj printempe, kies efiko estas purigi la korpon. (Fakte ni tre bone fartas!) Post “Hispana gastejo” abunde garnita kiel ofte, René disdonis tekstojn el la prozo de Zamenhof, tute distranĉitaj.
La celo estis retrovi la frazojn en la ĝusta senco. René dividis nin en du partojn: virinoj kaj viroj. La plej lertaj kaj rapidaj gajnis. Kompreneble virinoj tuj rapide finis sian verkon pri akuzitivo! Poste, iu ludo pri demandoj kaj respondoj ebligis alĉiu kontroli siajn konojn.
Ni ne atentis pri la poentoj, do,ĉiuj gajnis la ĝojon partopreni ludon.
Alain proponis novan ludon, sed ni decidis ne tuj ludi,ĉar mankis sperto alĉiuj! Ni do reiris al nia ŝatata felietono, la romano de Heniel. ĉiuj devus agnoski, ke temas pri altvalora verko, kiu por komencantoj ne facilas.
Sed, kia bela stilo, fortaj bildoj, kaj ege bele skizitaj scenoj! Ni kunkune legis, komprenis kaj komentis 15 paĝojn, kaj ni nepre daŭrigos la legadon venontan babilmanĝon. Ni ja esperas, ke la fotoj allogos vin por partopreni venontan fojon, eble en valo de Bethmale !
Ne hezitu kontakti nin : sunkompanio@wanadoo.fr