Lena kaj Marina, du rusinoj el Ivanovo, vizitis la regionon en Julio. Jen raporteto de Michel kaj Annie.
Lena kaj Marina petveturintaj alvenis unue en Narbono apud la marbordoĉe Daniel kaj Annie.
Agrablega gastigado: multaj piediradoj (al la fendego de ‘l’&oeligil doux’, laŭ la lageto de ‘Pissevache’), banoj en malvarma akvo. Poste ni manĝoklaĉis vespere kun la esperanta skipo de Lavaur en Belkastel, kie ni babilis multe kaj aŭskultis rusajn poemojn.
Poste, dum unu semajno, Michel kaj Florence okupiĝis malkovrigi la okcitanan regionon al Lena kaj Marina: Tuluzo, Karkasuno, Sidobro… Kune ili ankaŭ elterigis terpomojn por kuiri rusajn manĝaĵojn ( ekz: borŝ). Iliajĉefaj hobioj estis foti sin mem, danci kaj ĵongli.
Dek tagojn poste, ili petveturis al Greziljono por partopreni renkontiĝon, al Parizo kaj finfine reiris al Ivanovo.
Bela kaj neforgesebla renkontiĝo!