Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

NOVA Z.E.O. EN Sudo-pireneoj

04/11/2010 Antoine Blogo

La 23an de Oktobro 2010, en Naŭcelo (Naucelle), departemento Avejronio, estis inaŭgurita nova “Zamenhof-Esperanto-Objekto”. Sur placo laŭ la nomo de loka verkisto, Johano Budu’ (Jean Boudou, 1920-1975), estas instalitaj 25 kvadrataj slaboj el griza sabloŝtono, kun 1,2 metraj lateroj. Sur tiuj slaboj estas gravurita elektita frazo de la aŭtoro en 24 lingvoj, interalie en esperanto sur la 25a slabo estas la listo de la lingvoj.

La elektita frazo estas : “La objektoj estas tiaj, kiaj vi kredas ilin. Iuj vojas sur la maro tial, ke por ili ne estas maro…”. Partoprenis la inaŭguron lokaj kaj departementaj instancoj (urbestrino, deputitino, senatanino, ktp), kaj L reprezentantoj de la lingvoj gravuritaj, por legi la frazon en sia lingvo. Tial mi estis invitita por legi la frazon en esperanto. Por tiu manifestacio la municipo akiris flagojn por reprezentiĉiujn lingvojn dum la festa procesio tra la urbeto,ĉiu reprezentanto de lingvo estis akompanata de infano portanta la flagon de la koncerna lingvo.

Do esperanto-flago flirtis en la stratoj de Naŭcelo. Mi provis ekscii kiel estis elektitaj la lingvoj, kaj aparte esperanto. Nu tiu okcitana verkisto, kiu subskribis Joan Bodon (prononcata ĉuon’ Budu’,ĉar ankaŭ la okcitana ne estas fonetika lingvo), tre interesiĝis pri la diversaj kulturoj de la mondo kaj pri la lingvoj, kiuj ebligas studi ilin.

Interalie li interesiĝis pri esperanto, tial lia familio deziris, ke tiu lingvo estu reprezentita sur la monumento. La ceteraj lingvoj estis elektitaj por reprezenti plurajn kategoriojn : la antikvaj (hebrea, helena kaj latina), la plej disvastigitaj (angla,ĉina, ktp) kaj la minoritataj (eŭska, keĉua, ktp). Jen la kompleta listo de la 24 lingvoj : hebrea, keĉua (la lingvo de la Inkaoj), alzaca, sangoa (oficiala lingvo en Centrafriko), japana, kataluna, tamaziĥta, bretona, araba, portugala, itala, esperanto, okcitana, franca, hispana, germana,ĉina, korsika, rusa, eŭska, hindia, helena, angla kaj latina. Rimarku, ke esperanto, kiel la franca lingvo, kuŝas en honora loko, tuj apud la originala lingvo, la okcitana.

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Instrui Esperanton: nova seminario la 27an kaj 28an de novembro 2010
Sekva afiŝo:Lernontoj, preparu vin!

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Astura Bukedo Astura Bukedo 7,50€
  • Interŝanĝo de Riz-semoj Interŝanĝo de Riz-semoj 1,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.