La unuan tagon, post kelkaj bazaj informoj pri pedagogio kaj pri historio de instrumetodoj prezentitaj de Xosé, ni poste praktikis, kaj duope preparis kurseron.
Vespere, okazis manĝo-klaĉo en la sama loko kaj kelkaj esperantistoj de Tuluzo kuniĝis. Post la manĝo, Xosé diris por ni galegan (Xosé estas galego) kaj belegan ekzorcon (“ekzorco de la brulaĵo”, sorĉo kontraŭ la malbonaj spiritoj kiuj abundas en Galegujo…) kaj samtempe preparis trinkindan kaj bonegan miksaĵon. La fajro stariĝis, laĉambro ne brulis kaj la etoso varmiĝis…
“…Putritaj truitaj kanoj, hejmo de vermoj kaj bestaĉoj, fajro de la vaganta animaro…” iom timege sed ne tro.
Dimanĉe,ĉiu duopo rollude prezentis sian kurseron. Observi la aliajn en diversaj instrusituacioj, vidi plibonigindaĵojn, konsciĝi pri kio mankis en nia preparado…Estis tre amuze, kaj tre lernige. Do, nu, mi kolektis multajn novajn ideojn, strebojn por la venontaj semajnfinoj en Arrout, kaj por la kursoj, kiujn mi okaze gvidos en Tuluzo.
Lernontoj, preparu vin!