Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Volontulo en Pollando

16/12/2022 Antoine Blogo

Saluton al ĉiuj!

Mi estas Antoine, ekde kvar monatoj nun ke mi estas en Białystok, mi rakontu al vi, kion mi faris tie.

Ni komencu pri laboro, ekde mia alveno al Bjalistoko en la asocion BES, mi havis la ŝancon plenumi multajn diversajn taskojn:

Libroservo

Mi helpas pri mastrumado de la libroservo, mi ĝisdatigas la libroservon de la asocio kun novaj libroeldonoj aŭ re-provizoj ekzemple, mi ankaŭ devas sendi librojn tra la tutan mondon (jes la tutan mondon ĉar mi eĉ devis sendi kelkajn al Kanado), de preparado de la libroj ĝis sendado de ili per loka poŝto.

Esperanto-kursoj

La dua agado estas kursoj, dufoje en la semajno en nia loko, la asocio organizas kursojn, por komencantoj kaj progresantoj. Bedaŭrinde mi ne povas fari mi mem, kvankam mi ŝatus, ĉar ĉiuj lernantoj parolas ekskluzive la polan, mi helpas pri la preparado de materialoj, kiel ekzercoj/testoj, aŭ simple kursfolioj kun ekzemploj.

Esperanto-kursoj en nia klubejo

Prezentoj kaj paroladoj

Ĉiuvendrede mi iras en unu aŭ du mezlernejojn, por fari prezentojn kaj mallongajn kursojn pri Esperanto, tio estas okazo enkonduki ilin en la lingvon per ludoj aŭ amuzaj ekzercoj. Ili estas tre atentaj kaj tre bone enmemorigas.

Pli malofte mi iras en bibliotekojn, lernejojn, mezlernejojn por montri mian bildaron pri Esperanto, ĝi celas konigi la lingvon kaj ĝian simplecon de lernado.

Kiel mi diris al vi pli frue, mi ne parolas la polan, do mi faras la prezentojn en la angla.

Aliaj taskoj

Estas ankaŭ multe da malgrandaj helpaj taskoj kiel : fari afiŝojn, skanado de libroj, provlegado de libroj en Esperanto kaj diversaj liveraj taskoj al partneroj ene de la urbo aŭ eĉ afiŝoj. Aŭ pli lastatempe la organizo de Zamenhof-tagoj.

Koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa
Ateliero pri EO-sako kreado
Ekskurso dum Zamenhof-tagoj

Lingvokafejo

Sed la tasko kiun mi plej ŝatas estas “Kawiarnia Językowa” aŭ Lingvokafejo en esperanto, la ideo estas importita el Tuluzo de unu el eks-volontuloj (Christophe) kaj dum pli ol ok jaroj, ĝi okazas ĉiun duan kaj kvaran lundon de ĉiu monato. Ĉi tio estas ŝanco por la loĝantoj de la urbo kaj ĉirkaŭaĵo veni kaj paroli diversajn lingvojn por plibonigi sian nivelon aŭ simple veni kaj paroli sian gepatran lingvon.

Ŝatokupoj

Ursoj

Pri aktivadoj ekster laboro dum miaj unuaj semajnoj en Bjalistoko, unu el miaj ĉefaj agadoj dum mia libera tempo estis ĉasi ursojn, ursostatuojn!

Estas ja 8 ursoj kaŝitaj en la urbo, ili estas ĉirkaŭ 30-40 cm altaj kaj praktikas diversajn agadojn, teatron, muzikon, legadon ktp…

Manĝoj

Mi ankaŭ havis la ŝancon provi lokajn restoraciojn, vi devas scii ke 80% el restoracioj estas picejoj en Bjalistoko, estas tre strange kaj neniu povas klarigi al mi kial, tamen estas 2-3 lokoj kun loka kuirarto. Bjalistoko havas ankaŭ lokojn nomatajn “bar”, kiuj estas speco de kantino, oni prenas pleton kaj kontraŭ 3-5€ oni povas manĝi tipajn memfaritajn pladojn. Eĉ se ili ne estas tre belaj, ili estas tre bonaj!

Mi provis ankaŭ pli tipajn restoraciojn, kutime kun supoj, terpomoj, brasikoj kaj betoj.

Bigos
Babka ziemniaczana
Zurek

Mi ankaŭ pensas aĉeti polan kuirlibron, ĉar eĉ se ili ne tre lertas pri desertoj, ili havas multajn bonajn pladojn, kun legomoj kiujn ni ne havas la ŝancon multe kuiri en Francio!

Katkafejo

Ne estas multaj agadoj en Bjalistoko sed, kvankam surprize ŝajnas, ili havas kat-trinkejon, oni povas iri tien por trinki teon aŭ kafon. Ĝi estas tre agrabla loko, kie vi estas ĉirkaŭita de deko da katoj.

Mi havis la ŝancon iri tien dufoje kun mia kunlaborantino Moana dum la Zamenhof-tagoj!

Monumentoj

Estas ankaŭ tre belaj vidindaĵoj en Bjalistoko, kiel la multaj preĝejoj, la Palaco Branicki kaj ĝia grandioza ĝardeno (kiun vi povas observi en la ĉefa foto), la monumentoj rilataj al Zamenhof (ĝia infana statuo, ĝia lernejo, la murofresko, la parko kun ĝia busto…)

Preĝejo St. Roch’s
Zamenhof infano
Katedralo de Ĉieliro

Grimpado kaj Bilardo

En mia libera tempo mi ankaŭ havis la ŝancon praktiki mian plej ŝatatan sporton, grimpadon, ĉar eĉ ĉi tie estas 2-3 grimpĉambroj.

Mi ankaŭ profundigis miajn kapablojn pri bilardo, disciplino en kiu mi estas tre mallerta, sed kiu ege amuzas min!

Jam 11 monatoj da Civita Servo kaj mi estas tre kontenta pri tio, kion mi povis fari, la sperto, kiun mi povis akiri en diversaj kampoj kaj precipe la renkontiĝoj, kiujn mi povis fari tie!

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:KEKSO 2022
Sekva afiŝo:Se former à l’étranger grâce à Erasmus+

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Historio de UEA Historio de UEA 13,00€
  • Spurado Spurado 1,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.