Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

La inaŭguro de Esperanto-Stacio

16/05/2023 Julie Blogo

Hieraŭ estis la inaŭguro de Esperanto-Stacio!

Kio estas Esperanto-Stacio?

La Esperanto-Stacio estas malnova fervoja stacidomo konstruita en 1865. La malnova stacidomo nun estas parto de la historio kaj historia arkitektura protekto de la areo. Kaj dank’ al la projekto de Ralf kaj lia laboro same kiel al la laboro de ĉiuj partoprenantoj (proksime aŭ malproksime en la projekto), la malnova stacidomo nun estas kultura centro, renovigita kaj kiu povas bonvenigi vin! Tre alirebla ĉar kiel iama stacidomo, ĝi estas servata de la trajno je la piedo de siaj muroj. Nur 45 minutojn de Berlino, vi povas viziti la regionon facile kaj rapide. En la teretaĝo troviĝas ĉambro nomata “festejo”, bela danca ĉambro aŭ akceptejo, komuna laborĉambro kaj ankaŭ ĉambro por la projekto de virtuala realeco, kiun vi povas trovi en Esperanto-Stacio. Supre estas du modernaj, bonvenigaj kaj novaj apartamentoj (20 litoj entute) kie vi povas loĝi se vi venas por viziti la regionon aŭ planas okazigi feston. Por ajna peto vi povas kontakti la Esperanto-Stacion ĉe la retadreso info@esperantostacio.com.

Festejo
Esperanto-Stacio
Esperanto-Stacio

La inaŭguro

Post 5 jaroj da projekto, Esperanto-Stacio oficiale malfermis siajn pordojn al la mondo kaj fariĝas oficiala Esperanto-renkontejo. La inaŭguro komenciĝis per muziko, Tim Gallego kantis en Esperanto. Ralf tiam daŭrigis per parolado por la gastoj. Aliaj, dankemaj pro la ĉi tie farita laboro kaj pro la konservado de tiu ĉi bela arkitektura konstruaĵo, ankaŭ deziris fari paroladon. Muziko, bufedo, ekspozicio, ĉampano kaj ankaŭ ludoj permesis al ĉiuj bone amuziĝi.

Parolado de Ralf
Ekspozicio
inaŭgura bufedo
Preparado de balonarbo
Virtuala Realeco
dancludo
Tim Gallego kaj viro vestitaj bele por la okazo
Mi kiu laboris

La inaŭguro okazis dum la festo “Kultur-Dampf”. La festo temas pri la vaportrajno, kiu honorigis nin trapasante la relojn de la urbo Halbe por la ĝuo de ĉiuj. Por la plej maljunaj estis memoroj, por la plej junaj estis malkovra-tempo de historia trajno. Salto-kasteloj, pentraĵoj por infanoj, koncertoj, manĝaĵoj kaj bieroj kaj la urbaj fajrobrigadistoj… momento de kuvivado kaj malkovro. Multaj esperantistoj ĉeestis kaj mi tiam povis malkovri kaj interŝanĝi kun multaj homoj, kiujn mi esperas revidi baldaŭ.

Vapor-trajno
koncerto
“Waffle” Budo
Salto-kastelo

Venu vidi min ĉi tie (la vetero estas bonega)!

Intertempe, ĝis baldaŭ!

Print Friendly, PDF & Email
volontuloj-rakontas

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino N°321
Sekva afiŝo:Ni ludis per LEGO-briketoj

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Metodo 12 Metodo 12 5,80€
  • La ŝaŭmo de l'tagoj La ŝaŭmo de l'tagoj 3,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.