Esperanto-Magazino N°321

Kelkaj novaĵoj de la Esperanto-mondo, intervjueto kun KuboF pri ViPE, intervjuoj kun amikaj asocioj kaj invito de Wojtek pri Roskilde festivalo. Vi ankaŭ trovos nian agendon fine de la programo.

Invititoj: Selma de l’OFAJ, Bilingue kaj aliaj asocioj, kaj Magloire de la Asocio Kirikou Evénements, kiuj ankaŭ partoprenos en la Lingvoforumo, la 28-an de majo, kaj parolis pri siaj asocioj.

Kun: Marion, Lenka, KuboF, Dylan


Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.

Pli da informoj pri la elsendo

PROGRAMO:

01 – Espo Despo – Aŭroro (Bosniumas)

>> Kio novas

02 – Martin Wiese – Vestiĝoj (Vestiĝoj)

>> Renkontiĝo/Intervjuo

Intervjuo kun Selma de l’OFAJ, CFAJ, Pulse of Europe, FAFA, franc-germanaj aŭ poreŭropaj asocioj (FR)

03 – Môrice BENIN – Maristoj de l’mar (In spir’)

Intervjuo kun Magloire interalie pri la festivalo Festicouleurs (FR)

04 – Marta kaj Jomo kantas Mayoma (Mi Revenos/Nakozonga)

Invito al Roskilde festivalo, en kiu vi povas partopreni kiel volontulo (EO)

>> Agendo

Pli da informoj en nia retejo kaj eventaservo.org.

05 – SUPERNOVA – Lasu min (Supernova)

Print Friendly, PDF & Email