Vendredon la 15an de marto JoMo ĉiĉeronis en Esperanto por vizitigi la urbon Tuluzo.
JoMo konata artisto el Tuluzo gvidis nin tra la malnovaj kvartaloj de Tuluzo, ĉiĉeronante en Esperanto por konigi la plej rimarkeblajn monumentojn kaj konstruaĵojn, enmetante ilin en la kuntekston de la pli ol dumiljara historio de la urbo, unue galia, sekve romia, kaj vizigota ĉefurbo, ĝi longe estis unu el la ĉefaj urboj de Langvedoko kun sendependa konsilantaro la kapituloj en la tempo de la komercistoj kiuj riĉiĝis dank al la paŝtelo.
JoMo famiĝis kantante en Esperanto sed ankaŭ en multaj aliaj lingvoj. Li registris plurajn albumojn. Li estas aktiva kaj en la esperanta kaj okcitana movadoj.