Ĉi-semajne malkovru la novaĵojn, aŭskultu nian rubrikon pri araneoj kaj nian literaturan rubrikon, kaj kiel kutime la agendo por fini.
Kun: Emma, Frico, Etienne kaj Niko!
Podkasto de la 29-a de aprilo 2024:
Por aŭskulti la podkaston ĉe Jutubo klaku ĉi tie.
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.
Pli da informoj pri la elsendo
PROGRAMO:
1- Carina – Pro Kio ? (Carina kantas por vi en esperanto)
>> Kio novas
- La unua televidserio en Esperanto, “Esperanto Senlime“
- Ekspozicio pri Zamenhof en Vilno, Litovio
- Artikolo pri IJF laŭ Héloïse kaj Léa
2- Konga Espero – Libera (Kiu lingvo?)
>> Rubriko pri araneoj
3- BaRok Projekto – Kaŝiri’ (Kvin Jarcentoj)
>> Literatura rubriko
4- Frico – Psiĉjo
5- ĴomArt kaj Nataŝa – Min vokas iamo (Amu min)
>> Agendo
- La 4an de majo, BEMI eksursego de Tuluzo ĝis la fonto de la rivero Tuŝ
- De la 15-a ĝis la 16-a de junio, Esperanta staĝo en la Ekovilaĝo Sankta Kamelo
- De la 8-a ĝis la 12-a de majo, BRECO en Strasburgo
- La 2-an de majo, kunsido + manĝo-klaĉo en L’Envolée
6- La Paflik – Fek Al Esperanto (Fek al Esperanto)