Ĉi-semajne malkovru la novaĵojn, nian rubrikon pri sonĝoj, la petveturan aventuron de Frico kaj kiel kutime la agendon por fini.
Kun: Frico, Emma kaj Niko!
Podkasto de la 22-a de julio 2024:
Por aŭskulti la podkaston ĉe Jutubo klaku ĉi tie.
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.
Pli da informoj pri la elsendo
PROGRAMO:
1- Vojaĝo – Stranga Vetero (Intergalaksia)
>> Kio novas
- La lasta monata kunsido antaŭ la somera paŭzo
- Fulmokurso organizinta de EKC ĉe la lago de la Ramée
- La lasta somera BEMI ekskurso de EKC kun la Emineco
2- Jean-Marc Leclercq – Ali Bensali (Vinilkosmo Kompil’ 2)
>> Rubriko pri sonĝoj
3- Ekde Tiam – Por Ridi (Amo kaj Perforto)
>> Petvetura Aventuro de Frico
4- La Mondanoj – Rapidu Vagonaro (Rapidu Vagonaro)
- De la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto, Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Aruŝo, Tanzanio
- De la 18-an ĝis la 25-an de aŭgusto, Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Šventoji, Litovio
- La 26-an de julio, pikniko en la parko Raymond VI
- En septembro, alveno de la nova volontula teamo de EKC
5- Magnus Franzen – Ekstere (Elektronika Kompilo)
6- Jim Petit – Sonĝo de Konĉertanta Naskiĝo (Karma)