Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Pol, nova volontulo ĉe EKC

02/10/2024 Pol Blogo

Saluton!

Mi nomiĝas Pol, unu el la novaj volontuloj de la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo. Mi 21-jaraĝas, kaj mi venas de malgranda vilaĝo en la monta regiono ĉe Barcelono. Mi restos en Tuluzo ĝis printempe, ĉar mi daŭrigos mian civitservon en Bjalistoko, Pollando.

Antaŭ du jaroj, mi lernis Esperanton en enkonduka kurso ĉe mia universitato, instruata de la Kataluna Esperanto-Junularo. Danke al tio, mi iris al IJK22 en Nederlando, kie mi komencis mian aktivismon en esperantujo. Ekde tiam, mi estis estrarano de KEJ, kaj aktiviĝis en tiu asocio kaj en agadoj de KarEJO dum mia loĝado en Brazilo.

Mi ĵus bakalaŭriĝis en “Globalaj Studoj”, kaj post la volontulado mi ŝatus daŭrigi studadon. Tiel, mi esperas ke ĉi tiu jaro helpos min decidi, kiel daŭrigi mian studentan vivon. Samtempe, mi profitas la okazon por plibonigi mian nivelon de Esperanto kaj pli profunde engaĝiĝi en miaj asociaj laboroj (ĉefe ĉe EKC, kompreneble).

Tamen, la ŝanco translokiĝi al Tuluzo permesas al mi lerni la francan kaj la okcitanan, du lingvoj kiujn mi tre volas koni, kaj ankaŭ iom lerni la polan.

En mia libertempo mi tre ŝatas spekti seriojn kaj filmojn, legi, lerni lingvojn, kaj precipe havi kvalitan tempon kun miaj geamikoj, familio, kaj mia hundino.

Mi esperas resti en kontakto rete kaj persone dum estontaj eventoj.

Ĝis!

Print Friendly, PDF & Email
volontuloj-sinprezentas

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Prezento de nova volontulo, Théophile
Sekva afiŝo:Anna, la kvara kaj lasta volontulo!

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • La Koko kantas La Koko kantas 3,00€
  • La Homa voĉo / La bela indiferentulo La Homa voĉo / La bela indiferentulo 3,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.