Esperanto Kultur Centro en Tuluzo invitas por
Esperanto Festo
dimanĉon la 15an de decembro 2024.
Provizora programo:
10: 00 Asembleo de EsperantOccitanie
13:00 Komuna manĝo
14:30 Klubo el Narbono sin prezentas
15:00 Zamenhof de la interna ideo al homaranismo.
16:00 jOmO slavumas
Ĉi jare la Esperanto Festo okazos en Salono “de la Butte” ĉe Place Mady Mesplé.
Alirebla per buso L9, stacio Six Avril. 7 mn da piedirado ĝis la salono.
Saluton !
Kiom kostas tag-manĝo kaj Tagmez-postaĵoj ? Kaj por infanoj ?
Jorgos.
Jorgos, ni ne jam decidis pri manĝo kaj manĝokosto. Verŝajne ni mendos picojn aŭ ion similan kontraŭ malalta prezo. Aliro estos senpaga. Ni nur instigos homojn mem decidi pri respondeca partopreno.
Ni antaŭĝojas pro multopa partopreno de arieĵanoj !
Arno.