Esperanto Festo 2024

When

15/12/2024    
10:00 - 20:00

Where

Salle polyvalente de la Butte
Place Mady Mesplé, Toulouse

Event Type

Map Unavailable

Esperanto Kultur Centro en Tuluzo invitas por

Esperanto Festo

dimanĉon la 15an de decembro 2024.

Plenigu la aliĝilon al la Esperanto Festo 2024 por aliĝi al la evento.

Provizora programo:

10: 00 Asembleo de EsperantOccitanie
– ĉu EsperantOccitanie partoprenu en la organizado de FESTO organizata de JEFO kaj Eurokka, okazonta en aŭgusto 2025 en Moissac?
– EKC prezentos siajn plurjarajn agadplanojn

13:00 Komuna manĝo
– picoj
– kukoj
– trinkaĵoj

 

14:30 Fransuaz’ prezentas la klubon en Narbono

 

14:45 Polujo en la tempo de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Irena.

15:00 Zamenhof de la interna ideo al homaranismo. Prelegos Arno.

Tiu bildo havas malplenan atributon por la alternativo; la dosiernomo estas 2023-12-16-ZamFesto-Lodeve-AL-21.jpg16:00 jOmO slavumas

Ĉi jare la Esperanto Festo okazos en Salono “de la Butte” ĉe Place Mady Mesplé.
Alirebla per buso L9, stacio Six Avril. 7 mn da piedirado ĝis la salono.

3 komentoj

  1. Saluton !

    Kiom kostas tag-manĝo kaj Tagmez-postaĵoj ? Kaj por infanoj ?

    Jorgos.

  2. Jorgos, ni ne jam decidis pri manĝo kaj manĝokosto. Verŝajne ni mendos picojn aŭ ion similan kontraŭ malalta prezo. Aliro estos senpaga. Ni nur instigos homojn mem decidi pri respondeca partopreno.
    Ni antaŭĝojas pro multopa partopreno de arieĵanoj !
    Arno.

  3. aktivulojenokcitanio ĵus sendis :
    La kosto de aliĝo al la tuttaga evento estas 10€, kaj la manĝo kostos 15€ (eblas pagi nur la event-aliĝon kaj kunporti vian propran manĝon)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.