Saluton!
Mi estas Anna el Tuluzo, mi estas dudekvin (la limito por la civita servo!) kaj mi aliĝis al la teamo de la EKC. Mi ŝatas ŝakludi, kafon en teraso (speciale sub suno) kaj literaturon. Mi ŝatas ĉefe lerni novajn aferojn… kiel Esperanton !
Mi kreskis en la rozkolora urbo, poste mi vojaĝis por miaj studoj, kaj mi revenis kun ĝojo en oktobro. Mi daŭrigos mian mision en Sabadell, ĉe nia esperantista partnero la Kataluna Esperanto Asocio.
Estas mia plezuro renkontiĝi kun vi en la reto aŭ en la vivo, por novaj okazoj.
ĝis ĝis