Esperanto-Magazino N°387

Invitito : Michael Boris Mandirola, reĝisoro de la pasint-UKa kongresa temo

Kun : Anna, Marion kaj Valentin

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti nin du lundojn ĉiumonate de la 20a ĝis la 21a vespere, sur canal sud 92.2 MHZ aŭ sur canalsud.net. Vi povas komuniki kun ni antaŭ, dum aŭ post la elsendoj en nia telegram-grupo @EKC radioforumo.

Pli da informoj pri la radioelsendo

PROGRAMO :

01 – JOMO – Fragokampoj por ĉiam (Jomo popumas)

Kio novas

02 – ARMEL AMIOT – Aŭtuna lumo (Revivi)

>> Intervjuo (Parto 1)

kun Michael Boris Mandirola kiu rakontas pri sia sperto en UK kiel reĝisoro de la kongresa temo:
Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo (alvoko al kontribuoj – fina rezolucio)

03 – IVIDUB – La nep’ de la sun’ (La nep’ de la sun’)

>> Intervjuo (Parto 2)

kun Michael Boris Mandirola kiuj rakontas pri kiel rilatas la Celoj por Daŭripova Evoluigo de UN kaj la valoroj de la Esperanto-movado

El la retejo Esperanto por UN

04 – PATRIC – Revenante de Vilafranko (Okcitanio)

>> Poezio

Pri la apero de nova poezia verkaro de Benoît Philippe nun disponebla en nia libroservo :
Elzasa kalvara vojo


Legado de pli malnova poemo de la aŭtoro en 3 lingvoj : Jos los comols (okcitane), Sub tegmenta truso (esperante) – Sous les combles (france)

>> Agendo

05 – SHODY – Nur Mantelo (Verda disco)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *