Invitito : Anna, membro de la organizteamo de la pasinta IJK kaj de la estraro de JEFO.
Kun : Marion kaj Valentin
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti nin du lundojn ĉiumonate de la 20a ĝis la 21a vespere, sur canal sud 92.2 MHZ aŭ sur canalsud.net. Vi povas komuniki kun ni antaŭ, dum aŭ post la elsendoj en nia telegram-grupo @EKC radioforumo.
Pli da informoj pri la radioelsendo
PROGRAMO :
01 – ALE KAJ VOJAĜO – Raŭkaj krioj de la ver’ (Tro)
>> Intervjuo (Parto 1)
kun Anna kaj Valentin kiuj rakontas pri sia sperto en IJK kiel respektive kunorganizanto kaj trejnisto.
02 – LA PERDITA GENERACIO – Pluku ne la florojn (Ĉiamen plu)
>> Intervjuo (Parto 2)
kun Anna kaj Valentin kiuj rakontas pri la aktualaĵo de la organizo JEFO kies membroj ili estas.
03 – ESPO DESPO – Aŭroro (Bosniumas)
>> Kio novas
03 – ESPO DESPO – Aŭroro (Bosniumas)
- La ĉefaj venontaj esperanto-aranĝoj
- Junulara E-Semajno (JES) en Litovio de la 27a decembro 2026 ĝis la 03a januaro 2027
- Eŭropa kongreso de Espéranto en Provenco de la 14a ĝis la 17a de majo 2027
- Universala Kongreso en Aŭstralio de la 03a ĝis la 10a de julio 2027
- Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Germanio de la 15a ĝis la 22a de aŭgusto 2027
- LibreOffice s’espérantise davantage (Article de Libera Folio)
- Hommage à Przemek, ancien volontaire de notre association, décédé en juin 2026
04 – BOLO Young – Amikoj (Verda disco)
