Cet article n’est disponible qu’en espéranto.
Post sukcesa plurjara sperto kun volontulado en Tuluzo kadre de la franca programo “Civita servo”, la Esperanto-KulturCentro de Tuluzo decidis proponi volontuladojn kiuj okazu duone aŭ trione ekster la Franca Respubliko. Ĉi-jare unuan fojon, per la sama programo, ni sendis volontulojn al aliaj organizoj (TEJO, E@I kaj la Bjalistoka Esperanto-Societo), sed ni ŝatus havi pli da partneroj kiuj akceptu niajn volontulojn.
Ni do faras malferman alvokon, por ke via asocio gastigu volontulon de la Esperanto-KulturCentro de Tuluzo, proksimume:
– de septembro ĝis decembro (ekde 2021) aŭ
– de aprilo ĝis julio (ekde 2022)
Laŭ la projektoj eblas prokrasti tiun daŭron, malprokrasti aŭ plilongigi 1 aŭ 2 monatojn.
La volontuloj ĉefe okupiĝu pri lokaj taskoj, tamen, ili ankaŭ foje povas helpi la tuluzan movadon (maksimume 20% de la tempo). Estas ankaŭ dezirinde ke la volontulo povu mem proponi esperant-rilatan projekton, kaj poste realigi ĝin.
La volontuloj ricevos poŝmonon de la franca ŝtato kiu devus sufiĉi por ties ĉiutagaj bezonoj (loĝado, manĝado ktp); tamen, se la vivokostoj de via urbo estas signife pli altaj ol en Tuluzo, necesus ke via asocio zorgu pri loĝado aŭ finance kunsubtenu la volontulon; ja la sumo kiun ricevos la volontuloj ne dependas de la lando.
Ĉu vi ŝatus ke via asocio ricevu nian volontulon? Kandidatiĝu ĝis la 15-a de oktobro.
Sendu la kandidatiĝon al toulouse@occeo.net.
Nepraj kondiĉoj:
- Via asocio estas jure registrita.
- Vi havas lokon kie vi povos gastigi la volontulon en la sama lando en kiu la asocio estas registrita.
- Vi povos provizi labormaterialon (oficejon, komputilon kaj sufiĉe stabilan retaliron).
- Vi disponigas tra via homforto konstantajn mentoradon kaj subtenadon al la volontulo. Vi pretas helpi tiun kiam necesus, pri laborrilataj demandoj, kaj ankaŭ pri la vivo en via urbo.
- Vi estas sufiĉe malferma, dum parto de la tempo, lasi laŭpete la volontulon fari taskojn, kiujn li, ri aŭ ŝi proponas, aŭ kiuj plaĉas al tiu.
- Vi sendas al ni detalan priskribon de la rimedoj kiujn vi havas, ekzemple: kie ri, ŝi aŭ li loĝos, laboros? Kiun materialon vi havas? Kiu prizorgos lin, ŝin aŭ rin surloke? Kiom da eventuala kroma poŝmono li, ri aŭ ŝi ricevos de vi
- La civitserva poŝmono plus la mono kiun via asocio pretus eventuale investi sufiĉas por ke ŝi, ri aŭ li povu loĝi kaj vivteni sin dum la volontulado.
- Franca civitano rajtas resti en via lando almenaŭ 4 monatojn sen bezoni vizon aŭ relative facilas akiri volontulan vizon.
Estus tre favore konsiderotaj :
- Vi sendas precizan skizon pri kiel okazos la volontulado.
- Vi povas prizorgi la loĝadon.
- Vi sendas fotojn pri la ejo kie okazos la volontulado kaj eventuale pri la proponata loĝejo.
- Via loko jam gastigas aliajn volontulojn samtempe.
- Vi pretas repagi al la volontulo la vojaĝkostojn de Tuluzo kaj reen.
- Estas aliaj junaj esperantistoj en via asocio.