Babilmanĝo de Aprilo

Sunas ! Valo de Bethmale gaje sterniĝas antaŭ niaj okuloj…

Facilas malkovri la akcepteman domon de Anne, sufiĉas sekvi la indikilojn « Ŝorbetoj »

La dekliva vojeto kiu fojfoje transformiĝas al rivereto, gvidas nin ĝis la granda legom ĝardeno. Cepoj, faboj, ajlo, laktukoj, ontaj terpomoj, fragujoj, rabarbo, frambujoj, grosujoj, nigraj beroj….abundas plenplene je promesoj.

Post agrabla kuntrinkado, ni decidas forlasi nian amikinon kiu bezonas ripozi, kaj atingas la vilaĝeton Arrout kie ni tagmanĝas vegetarane kaj frande ! Kvinope ni ekvizitas laĉirkaŭaĵ on. Unue jenespero en iu kaŝita angulo kie trankvile iu kokino kovas siajn ovojn… Paŝo post paŝo ni admiras la buntajn florojn, flaras la visterion, salutas kokinojn …

La lageto invitas al revo, al observado de akva universo,ĉirkaŭita de salikoj…. kaj eĉ kelkaj ” kalvaj kupresoj – kreskas sur insuletoj. Per kruta pado, en sovaĝa arbaro, ni preskaŭ eltrovas nian vojon ĝis malnova bestejo renovigita kiel montara rifuĝejo,ĉefe por la infanoj dum la somero. Iom post iom ni revenas vilaĝon, kie trinkaĵo bonvenas.

Belan dimanĉon,ĉu ne ? SED ! Laĉefa malbanalaĵo de nia komuna tago estas ke ni parolis esperante la tutan tagon ! Venontan fojon, venu, vi povos sperti tian agrablan etoson !

Okazos la 18an de majo…kun vi ! ankaŭ mi tute konsentas ! Numido

Print Friendly, PDF & Email