Impresoj de babil-manĝinto

Mari-Do kunmanĝis kun dek-unu aliaj personoj, inter kiuj estis unu el Kubo. Babilante preskaŭ nur Esperante! Jen ŝiaj impresoj.

Pasintan ĵaŭdon, “Kiki- kore akceptis nin en sia hejmo en la centro de Tuluzo.

Ni babilmanĝis kun Miguel, kuba esperantisto, kiu alvenis en Tuluzo. Ses esperantistoj kaj ses esperantistinoj parolis, ridis, ringisĉe tablo. Tre interesis diskuti kun diversaj homoj, kiuj loĝas eksterlande!

Tiuj interŝanĝoj favoras interkomprenon inter malsamaj popoloj. Mi tre kontentas paroli Esperanton, mi bezonas praktiki ĝin por progresi.

Mi opinias, ke me partoprenos la venontajn babilmanĝojn : la 5-an de majo en Tuluzo, kaj la 18-an de majo en Arieĝo.

Print Friendly, PDF & Email