En Bjalistoko por unu jaro

Post longa 26-hora veturado, la buso en kiu mi sidas fine preterpasas la ŝildon “Białystok”! Post kelkaj pliaj minutoj, mi elbusiĝas en la neĝon kiu kovras la busparkejon…

En tiun urbon nome konatan de ĉiuj esperantistoj, mi venis por unu jaro de aktivado kiel eŭropa volontulo por la Bjalistoka Esperanto-Societo. La programo “Eŭropa Volontula Servo” ebligas al ĉiuj junuloj ĝis la fino de sia trideka jaro, realigi projektojn eksterlande por maksimume unu jaro. Ĉiujn kostojn pagas Eŭropa Unio: la veturkostojn, la loĝadon, la manĝadon, ktp… Kaj ĉiuj volontuloj krome ricevadas ĉiumonate iom da poŝmono. En Tuluzo, EKC jam ricevis por 10 monatoj junan Bjalistokanon, Przemek, kiu multe aktivis por la asocio kaj ĝiaj membroj. Antaŭ lia reiro, Przemek anoncis ke la Bjalistoka Esperanto-Societo siavice serĉas volontulon gastigotan en la fama naskiĝurbo de Zamenhof. Mi interesiĝis pri tiu unika ŝanco. Post pluraj monatoj de preparado, la projekto estis akceptita de la responduma komisiono. La 27an de Februaro 2009, mi enbusiĝis al Pollando! Ĉe mia alveturo, atendas min Przemek kaj, surprize, du geesperantistoj el Varsovio: Irek kaj Agnieszka, kiuj tiutage en Bjalistoko partoprenis organizan kunsidon pri UK. Ni tuj festas la okazon ĉirkaŭ kelkaj bieroj! Mian unuan tagon en Bjalistoko, Przemek trakondukas min al ĉiuj gravaj lokoj por esperantisto. Unuafoje mi konatiĝas kun loka indiĝeno (vidu sube). Tre baldaŭ venos la sekvo de mia rakonto!

Kion do mi faris en Bjalistoko de mia alveno? La taskoj tre diversas.

Unu el la celo de mia volontulado estas helpi al la preparado de la venonta Universala Kongreso, kiu okazos ĉi somere. Temas ekzemple pri kreado de materialo (loĝkartoj, mapo, tradukado de turismaj informiloj…). Dum la kongreso mem mi havos la rolon de helpanto. Alia celo estas la baldaŭ malfermota Esperanto-Centro de Bjalistoko. Tiu domo, konstruata de la urbodomo en la centro, ŝirmos interalie muzeon, prelegĉambron, centron pri esploroj de kultura kaj lingva komunikado kaj bibliotekon. La Bjalistoka Esperanto-Societo volas disponigi al tiu biblioteko kelkajn librojn siajn. Mi okupiĝas pri la listigado de tiu donota kolekto. Tria kampo sur kiu mi agas: Esperanto-instruado. Kun Przemek, ni gvidas entute 4 kursojn: unu por grupo da junuloj en la sidejo, dua en baza lernejo, tria en gimnazio, kaj la lasta en liceo. Tiuj kursanoj bone progresas kaj ni esperas ke kelkaj el ili volonte helpos dum UK. Kaj restas ankaŭ spaco por aliaj iniciatoj. Post unu semajno, ni okazigos ludan vesperon en la klubejo, kiun ni esperas almenaŭ tiel fruktedona kaj bonetosa kiel la tuluzaj! Kaj mi ankaŭ ŝatus aranĝi vesperojn laŭ la modelo de la lingvaj vesperoj de “Jo de Bruges” en Tuluzo. Sed tion ni vidos pli poste…

Print Friendly, PDF & Email