Por tiu komenco de la monato majo, denove aŭskultu la voĉojn de niaj volontuloj Chloe, Maureen kaj Olivier en la studioj de Canal Sud. Kiel Kutime en ĉiu elsendo, ili parolas pri diversajn temojn, por , aŭ enkonduki vin en la historion de la homaro, aŭ rememori vian infanaĝon, aŭ bloveksciti vian kuriozaĵo per nova rubriko nomata “artifiko de la tago”.
Tial, trovu en tiu podkasto ne nur la aktualajn novaĵojn pri la esperantista movado en la mondo ĝenerale kaj en Tuluzo aparte en la rubriko “Kio Novas”; sed ankaŭ la historion de la flughaveno Berlino-Tempelhof, por la historia tuŝo de Maureen, la lupo kaj la ŝafido por la distra dimensio de Chloe; kaj finfine la Agendo.
Chloe ankaŭ volis kundividi kun vi (en la nova rubriko dediĉita al konsiloj) la faman recepton de Tiramisu de Manuella. Ĝi estis lernita en Italio, dum IJF. Vi povas trovi ĉi tiun recepton sur la retejo : https://lapigramanghemulo.wordpress.com/2013/02/03/tiramisu/
Pri la informoj rilataj al la eventoj menciitaj en la rubriko “Kio Novas”, la ligiloj por tiuj, kiuj ŝatus ricevi pli da informoj kaj registriĝi al unu el ili, estas jenaj:
- Festo 205: https://festo.esperanto-jeunes.org/
- Roskilde : https://roskildefestivalo.wordpress.com/
Podkasto de la 5-a de Majo2025:
Kaj ne forgesu, Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti nin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, sur canal sud 92.2 MHZ aŭ sur canalsud.net.
Klaku tie por pli da informoj: Plus d’informations sur l’émission
Kantoj 🎶
- Merlin – En ĉi tiu momento
- Vojaĝo – La fino de la mondo
- CARINA – Naskiĝtago
- Maragan – La paliso
- Jonny M – Vitamino D
- Kaj Tiel Plus – La violonisto