HEJ (Hungara Esperanto-Junularo) ankaŭ ĉi-jare okazigos sian Internacian Junularan Aranĝon (IJS) kaj elkore invitas vin ĉeesti.
La evento okazos en tre taŭga tempo (tuj post SES kaj antaŭ FESTO), inter la 30a de julio kaj la 5a de aŭgusto, proksime al la hungaraĉefurbo. Aldone ankaŭ karavana kunveturo eblos al kaj de IJS.
Kial indas ankoraŭ partopreni? Ekzemple pro…
– koncerto de JoMo,
– la tradicia kaj bonfreneza akvobatalo,
– la vigla kaj amuza vespero kun aŭkcio kaj kazino,
– kuirateliero kun Petra,
– ĵonglado kaj produktado de ĵongliloj kun Zsófi,
– budapeŝtumo (+1 tago) kaj bambumo,
– libera kaj neformala postkongreso,
– la fabeleca loko…
– kajĉar atendas vin entuziasma, afabla organizanta teamo, kiu esperas je IJSa renkontiĝo kun vi.
Ĝis la 30-a de junio vi povas aliĝi en rabatita aliĝperiodo! Pliaj informoj kaj aliĝilo troveblasĉe