Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Aprila semajnfino en Barcelono

10/06/2019 Arvind V Blogo

Junaj esperantistoj de Tuluzo vizitis Barcelonon dum la semajnfino de la 27a-28a de Aprilo.

Ni estis gastigitaj de la katalunaj esperantistoj, kiuj plej bone bonvenigis nin. Sammy, Michael Boris, William, Karina kaj mi estis la esperantistoj kiuj esploris Barcelonon kaj la apudan vilaĝon, Moia. Tuluzaj kaj katalunaj esperantistoj vizitis la bibliotekon ĉe Moià kaj lernis pri la historio de la biblioteko.

Ramon Molera Pedrals laboris por Esperanto dum 47 jaroj. Li kolektis grandan bibliotekon da libroj kaj revuoj verkitaj en Esperanto. Ili havas pli ol 4 000 volumon kaj 2 240 titolojn de publikigaĵoj. Ekzemple “La Esperantisto”, la unua revuo eldonita en la lingvo de Zamenhof, kaj novaj publikaĵoj el la mondo.

Post tio ni vizitis la historian muzeon kaj esploris la belan Moia. Mi ŝatis la arkitekturon kaj pentraĵojn ekster la domoj. Vespere ni iris al restoracio kaj havis bonan manĝon kaj bonajn konversaciojn kun pli da esperantistoj en Barcelono.

Ni tre ŝatis la vojaĝon kaj mi esperas ke esperantistoj daŭre kaj pli ofte interŝanĝos vizitojn de unu urbo al alia.

ARVIND

Print Friendly, PDF & Email
eventojvojaĝoj

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-magazino N°188
Sekva afiŝo:Esperanto-magazino N°189

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • La krabo kiu ludis kun la maro La krabo kiu ludis kun la maro 10,50€
  • Konciza-etimologia-vortaro Konciza etimologia vortaro 23,80€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.