Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Arieĵa babilmanĝo la 10an de februaro 2013

10/02/2013 Antoine Blogo

Jen raporteto pri la lastmonata arieĵa babilmanĝoĉe Alain kaj Daisy, kiu disvolviĝis en amika etoso.

Jes! Ni finfine sukcesis ariĝi! Eĉ Alain kiu plej afable, zorgeme, sperte akceptis nin en sia hejmo, deklaris ke li nun kredas je miraklo… Alain kajlia edzino, Daisy, loĝas enĉarma domo en Montgailhard apudĉefurbo Foix, kies mezepoka kastelo famas. Mirindaj “suŝioj” faritaj de nia gasto regalis nian dekopon, okupatanĉu paroliĉu kapti suŝiojn per bastonetoj…

Abunda kaj bongusta kuskuso sekvis, kaj multaj temoj aperis interĉiuj… babilmanĝantoj!
Pierre prezentis mem faritan kukon ilustrante la ĝardenon de la fama ruso Michael Bronstejn kiu, dum sia vizito al francaj esperantistoj klarigis ke rusoj multe atendis antaŭ ol havi la rajton posedi grundon, kaj finfine konstrui dometon kaj ŝvitdomon sur sia tereno! René instruis nin pri la simbolo de la ruĝa soveta stelo kiu… devenas… el la verda stelo de esperantistoj!!!!!!

Tiel vi vidas sur la foto verdan stelon, kiu kovras la ruĝan…. Komprenebleĉiuj ĝojis denoveĉeesti kunkune, des pli ke inter ni forta ligo ekzistas dank’ al niaj afrikaj geamikoj. Multaj subtenas Izon en Togolando, ne eblis forgesi paroli pri Izo kiu, konstante prezentas sin kiel neeviteblan referencon por nia esperanta mondo! Aliaj partoprenas la projektojn “Esperanto Plus” (en Togolando, Malagasio… ĝis nun). La interparolado ĝoje disvolviĝas grandparte esperantlingve, iom france, kaj fojfoje, dank’ al la fako de Anne-Marie, traduke por tiuj, kiuj ankoraŭ neĉion komprenas.

La posttagmeza tasko devenis el Togolando! Jes, ja, amiko Adjevi sendis la malneton de informilo por prezenti la 5an KONGRESON DE AFRIKO, kiu disvolviĝos en Kotonuo fine de la jaro. Laŭvice,ĉiuj legis, tradukis, kritikis, priparolis, kaj multe lernis pri Benino!

Fulmrapide pasis la tempo, kaj ni devis koncentriĝi por aŭskulti koncizan raporton de Esperanto Plus tra la voĉo de Jean-Pierre: mirindaj projektoj, kiuj kontentigas ambaŭ flankojn! Bone memoru la daton de la venonta babilmanĝo: la 17an de martoĉe Clotilde kaj Didier!

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Unua renkontiĝo Tuluze
Sekva afiŝo:Marta babilmanĝo

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Els inicis del moviment esperantista a Catalunya Els inicis del moviment esperantista a Catalunya 8,00€
  • Centjara asocia Esperanto-movado en Francio (3a kajero) Centjara asocia Esperanto-movado en Francio (3a kajero) 3,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.