Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Artaj atelerioj : Lego kaj gluartaĵo ĉe Katy

02/05/2025 maureen.pouilloux Blogo
Photo de l'oeuvre finale créée dans le cadre de l'atelier collage

Saluton al ĉiuj,

Kadre de la ĉi-jara Esperanto-semajno, Katy gastigis la asociajn membrojn kun afableco, por ke ni povu esprimi nian kreemon.

Ĵaŭde vespere ni esprimis nian kreemon danke al diversaj tondataj magazinoj. Inter freŝdataj virinaj eldonaĵoj, gazetoj el la 1980-aj jaroj, kompreneble esperantistaj revuoj kaj turisma gvidlibro, ĉiuj povis evoluigi la ideojn, kiujn ili preferis.

Homoj en la glu-artaĵo ateliero, paperoj disaj en la tabulo
Partoprenantoj en plena arta kreaĵo

Post du horoj da kreado, ĉiuj prezentis sian ĝeneralan temon. La temoj estis tre diversaj: ekzemple, pri mortinto, vojaĝo aŭ geografio – kun granda mapo kiel fono, por elekti. Modo ankaŭ estis neevitebla, danke al la esencaj revuoj 😉

Fine, la diversaj artaĵoj estis kunigitaj por krei komunan verkoarton. Oni povas vidi ĝin ĉe L’Envolée en Tuluzo 😉 aŭ pli simple en ĉi tiu artikolo.

Finala glu-artaĵo
La fina kreaĵo kun ĉiuj eta konceptado

La sekvan mardon, ni revenis ĉe Katy, fervora ŝatanto de Lego, kiu pruntedonis multajn briketojn. Sen difinita temo, ĉiuj kreis kion oni imagis. Oni faris kuniklon kun armilo – ties foto estas uzata kiam volontulo malfruas al laborsesio. Estis ankaŭ Tamari, kara kato de Simon kaj Lukas, Emma kreis, tradicia insulo kun plaĝo, aŭ insulo omaĝe al Esperanto. Chloé kreis etan frazon en la angla – surprizinde konsiderante la Esperanto-kadro, sed belege. 😉

Blanka kuniklo kun sia armilo
La kuniklo kun sia armilo, la nun fama bildo
Nigra kato en Lego
La Lego-kato de Simon kaj Lukas, Tamari, kun ĝiaj malbonkoraj karakteroj

Vidante tiujn belegajn etajn bluajn travideblajn briketojn, mi ekhavis la ideon konstrui igluon, sed ĝia konstruo montriĝis malfacila. Danke al tiuj, kiuj jam antaŭe konstruis per Lego, oni scias, ke por ke la tegmento ne falu, oni bezonas solidajn bazojn. Ronda konstruo per Lego estas preskaŭ neebla. Fine, tiu igluo pli similas al azia templo – deturnita, malbonfarema fortreso, kiel parto de la komuna verkarto.

La fina kreaĵo kontrastigas bonon kaj malbonon, kun ebla titolo: “Unu rakonto pri la homaro kontraŭ malbonfarema kataĉo”.

Tiuj afablaj momentoj kun la asociaj membroj ebligis al novaj volontuloj praktiki Esperanton.

Ĉi tiu artikolo estas ligita kun tiu de la Verka Ateliero organizita de Théophile. 😉

Ĝis la venonta jaro, por nova eldono de la Esperanto-semajno – unu el la ĉefaj eventoj de EKC!

Print Friendly, PDF & Email
SEMEO

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Calçotada en Tuluzo: Transpirenea Interŝanĝo de kataluna kulturo kaj tradicioj
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino n°374

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • La rajto je pigro La rajto je pigro 7,30€
  • Astura Bukedo Astura Bukedo 7,50€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.